Al la enhavo

Plidaaj cerbumoj pri DA

de amigueo, 2021-aŭgusto-01

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-01 07:38:53

Mi ne komprenas vorton "plia".

"Prenu plidaajn nuksojn"
"Plidaigu viajn librojn"

Ne eblas "tiomaj kajeroj". malgajo.gif
Sed estas "pliaj kajeroj"

Dum "pli" estu nur por adjektivoj.
"Pli bela ol tiu alia"
"Pliigas belon" malgajo.gif kaj ecx "pliigi beli".

Granda al mi malkovro:
"pli-da-a vino" (adiciita kvanto)
malsamas al
"pli-da-ol-a vino" (entuta kvanto)

Estas konfuzo inter entuta kvanto kaj diferenca kvanto.
Kiel diri "entuta kvanto kiu kompare al alia kvanto estas pli aux estas malpli"
kaj "kvanto diferenca, positiva aux negativa, rezulto de komparo de du kvantoj"?

plium vs pli !

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-01 10:50:07

Ne ĉiu vorto, konstruita el Esperantaj morfemoj, havas sencon; ne ĉiu frazo, kostruita el Esperantaj vortoj, kiuj havas sencon, havas sencon mem.
Ankaŭ eblas vortoj/frazoj kiuj havas unu sencon por parolanto, sed aŭskultanto komprenas ilin tute alie. Ĉio ĉi ne estas bona Esperanto.

Plidaa - ne havas sencon por mi. Eblas, ke iu trovos ia sencon, sed mi ne sertas, ke ĝi estos la sama, kiun vi enmetis en ĝi.
Pliigi belon - estas komprenebla, sed pliigi beli - estas malĝusta, same kiel 'ruĝa krajonojn' (devas esti ruĝajn krajonojn)
Tiomaj kajeroj, pliaj kajeroj - ambaŭ eblas.

amigueo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-01 22:21:28

"Ne cxiu grupo de morfemoj en esperanto havas sencon".

Mi sercxos solvojn (sed ankoraux mi ne komprenas vorton "pli"):

Mi plibeligas min = mi pliigas beli

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-02 04:09:34

Mi plibeligas min = I make me more beatiful
Mi pliigas beli = sensencaĵo (I increase to be beatiful)
Mi pliigas mian belecon = I increase my beaty
Mi pluigas beli = I continue to be beatiful

amigueo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-02 15:29:57

Dankon, sergejm.

Plui beli = ankoraux beli
Pliigi beli = [sensencajxo?]
Plii beli = [sensencajxo?]
Pliigxi beli = [sensencajxo?]

nornen (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-02 17:14:39

amigueo:Plui beli = ankoraux beli
Just "plu beli". Since "plu" is an adverb it can modify a verb without any need of changing it.
La centjara domo plu belas.

Metsis (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-03 11:35:08

@amigueo

"Da" estas prepozicio kaj ekzistas nek samsenca morfemo nek prefikso. Tio signifas, ke oni povas uzi vorton "da" nur memstare, neniel kiel vortoparton. Ni jam diskutis pri tio kaj konstatis, ke "da" montras partitivon. Tiu montro de la partitivo postulas en Esperanto, ke oni montru la grandecon. Notu, oni ne povas uzi "da" por montri ne-kompleton de ago kiel en kelkaj lingvoj, kiuj havas la partivion.
  • unu kilogramo da pano
  • skatolo da rizo
  • amason da komencantoj
  • iom da valizoj
  • multe da problemoj
Notu, ke foje oni povas rekte uzi adjektivan esprimon, ekz. "multaj problemoj". Logike ankaŭ pli aŭ malpli granda kvanto montras grandecon.
  • pli da mono
  • malpli da problemoj
"Pli" estas partikulo, kiun oni povas uzi ankaŭ kaj morfeme kaj prefikse. Oni povas uzi la vorton "pli" rekte kun adjektivo kaj verbo.
  • pli bela
  • li ne vivos pli ol unu tagon (Z) : jen "pli" logike aliĝas al la verbo "vivi"
  • mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron (Z) : jen "pli" logike aliĝas al la verbo "montri"
Se oni bezonas aligi "pli" al iu alia kaj tiel montri signifon "pli multe", oni devas uzi "da".
  • restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli (Z) : jen "pli" logike aliĝas al la nombro "dek"
"Plia" estas adjektivo kun senco "estanta pli".
  • unu plia mortis : unue mortis kelkaj kaj poste unu pli
  • jen plian komplezon mi petas de vi : mi jam petis kelkajn komplezojn kaj nun mi petas unu pli
Ĉar oni povas uzi adjektivon rekte kun substantivo, oni bezonas neniun "da".
  • Prenu pliajn nuksojn.
Notu, ke nuntempe multaj ial preferas da-esprimon.
  • "multe da problemoj" anstataŭ "multaj problemo"
  • "Prenu pli da nuksoj" anstataŭ "Prenu pliajn nuksojn".

amigueo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-03 20:23:56

Dankon Metsis

pli da amikoj = pliaj amikoj = amikoj pli*
*strange, tiu posta loko por PLI permesas konekti substantivon kaj adverbon, per nek -a nek Da, sed rekte!

"Bela pli" malsamas al "Pli bela"??

Tiu "amikoj pli" analogas al
"li mangxis pladon el" = "li elmangxis pladon"
(pladon el, neortodoksa esprimo kiu imitas anglan Speak up)

Aliflanke, "amikoj pli" similas al Amiko Unu, Amiko Du ktp, alternativo al Unua amiko, Dua amiko...

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-04 01:38:35

Legu la mesaĝon de Metsis pli atente.
Eblas nur pli bela, sed ne bela pli - se vi renkontas ĉi lastan, en ĝi pli rilatas al iu alia vorto, verŝajne verbo, sed ne al bela.
Simile, amikoj pli ne eblas, nur se pli rilatas al iu alia vorto, verŝajne verbo.

Kaj certe, en Esperanto ne eblas divideblaj prefiksoj.
li mangis la pladon el ne eblas.

amigueo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-20 10:21:06

@sergejm

pri PLI

adverbo PLI povas ricevi precizigon de substanco per DA/-N kaj/aux precizigon de kvanto per -N/OM.

"Mi bezonas pli om 2 kulierplenoj da mielo" =
"Mi bezonas pli da mielo om 2 kulierplenoj" =
"Mi bezonas 2 kulierplenojn pli da mielo" =
"Mi bezonas pli mielon om 2 kulierplenoj" =
"Mi bezonas 2 kulierplenojn mielon pli"

Reen al la supro