Žinutės: 26
Kalba: Esperanto
amigueo (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 1 d. 07:38:53
"Prenu plidaajn nuksojn"
"Plidaigu viajn librojn"
Ne eblas "tiomaj kajeroj".
Sed estas "pliaj kajeroj"
Dum "pli" estu nur por adjektivoj.
"Pli bela ol tiu alia"
"Pliigas belon" kaj ecx "pliigi beli".
Granda al mi malkovro:
"pli-da-a vino" (adiciita kvanto)
malsamas al
"pli-da-ol-a vino" (entuta kvanto)
Estas konfuzo inter entuta kvanto kaj diferenca kvanto.
Kiel diri "entuta kvanto kiu kompare al alia kvanto estas pli aux estas malpli"
kaj "kvanto diferenca, positiva aux negativa, rezulto de komparo de du kvantoj"?
plium vs pli !
sergejm (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 1 d. 10:50:07
Ankaŭ eblas vortoj/frazoj kiuj havas unu sencon por parolanto, sed aŭskultanto komprenas ilin tute alie. Ĉio ĉi ne estas bona Esperanto.
Plidaa - ne havas sencon por mi. Eblas, ke iu trovos ia sencon, sed mi ne sertas, ke ĝi estos la sama, kiun vi enmetis en ĝi.
Pliigi belon - estas komprenebla, sed pliigi beli - estas malĝusta, same kiel 'ruĝa krajonojn' (devas esti ruĝajn krajonojn)
Tiomaj kajeroj, pliaj kajeroj - ambaŭ eblas.
amigueo (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 1 d. 22:21:28
Mi sercxos solvojn (sed ankoraux mi ne komprenas vorton "pli"):
Mi plibeligas min = mi pliigas beli
sergejm (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 2 d. 04:09:34
Mi pliigas beli = sensencaĵo (I increase to be beatiful)
Mi pliigas mian belecon = I increase my beaty
Mi pluigas beli = I continue to be beatiful
amigueo (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 2 d. 15:29:57
Plui beli = ankoraux beli
Pliigi beli = [sensencajxo?]
Plii beli = [sensencajxo?]
Pliigxi beli = [sensencajxo?]
nornen (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 2 d. 17:14:39
amigueo:Plui beli = ankoraux beliJust "plu beli". Since "plu" is an adverb it can modify a verb without any need of changing it.
La centjara domo plu belas.
Metsis (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 3 d. 11:35:08
"Da" estas prepozicio kaj ekzistas nek samsenca morfemo nek prefikso. Tio signifas, ke oni povas uzi vorton "da" nur memstare, neniel kiel vortoparton. Ni jam diskutis pri tio kaj konstatis, ke "da" montras partitivon. Tiu montro de la partitivo postulas en Esperanto, ke oni montru la grandecon. Notu, oni ne povas uzi "da" por montri ne-kompleton de ago kiel en kelkaj lingvoj, kiuj havas la partivion.
- unu kilogramo da pano
- skatolo da rizo
- amason da komencantoj
- iom da valizoj
- multe da problemoj
- pli da mono
- malpli da problemoj
- pli bela
- li ne vivos pli ol unu tagon (Z) : jen "pli" logike aliĝas al la verbo "vivi"
- mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron (Z) : jen "pli" logike aliĝas al la verbo "montri"
- restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli (Z) : jen "pli" logike aliĝas al la nombro "dek"
- unu plia mortis : unue mortis kelkaj kaj poste unu pli
- jen plian komplezon mi petas de vi : mi jam petis kelkajn komplezojn kaj nun mi petas unu pli
- Prenu pliajn nuksojn.
- "multe da problemoj" anstataŭ "multaj problemo"
- "Prenu pli da nuksoj" anstataŭ "Prenu pliajn nuksojn".
amigueo (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 3 d. 20:23:56
pli da amikoj = pliaj amikoj = amikoj pli*
*strange, tiu posta loko por PLI permesas konekti substantivon kaj adverbon, per nek -a nek Da, sed rekte!
"Bela pli" malsamas al "Pli bela"??
Tiu "amikoj pli" analogas al
"li mangxis pladon el" = "li elmangxis pladon"
(pladon el, neortodoksa esprimo kiu imitas anglan Speak up)
Aliflanke, "amikoj pli" similas al Amiko Unu, Amiko Du ktp, alternativo al Unua amiko, Dua amiko...
sergejm (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 4 d. 01:38:35
Eblas nur pli bela, sed ne bela pli - se vi renkontas ĉi lastan, en ĝi pli rilatas al iu alia vorto, verŝajne verbo, sed ne al bela.
Simile, amikoj pli ne eblas, nur se pli rilatas al iu alia vorto, verŝajne verbo.
Kaj certe, en Esperanto ne eblas divideblaj prefiksoj.
li mangis la pladon el ne eblas.
amigueo (Rodyti profilį) 2021 m. rugpjūtis 20 d. 10:21:06
pri PLI
adverbo PLI povas ricevi precizigon de substanco per DA/-N kaj/aux precizigon de kvanto per -N/OM.
"Mi bezonas pli om 2 kulierplenoj da mielo" =
"Mi bezonas pli da mielo om 2 kulierplenoj" =
"Mi bezonas 2 kulierplenojn pli da mielo" =
"Mi bezonas pli mielon om 2 kulierplenoj" =
"Mi bezonas 2 kulierplenojn mielon pli"