Al la enhavo

Ŝerco

de Rovniy_Sergey, 2021-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 250

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-novembro-19 12:49:24

En la oficejo de UN (Unuiĝintaj Nacioj) oni pridiskutas la situacion dum vica arabo-israela konflikto.
La prezidanto de UN diras:
— Ni do ekzamenu la problemon de pridiskutataj teritorioj.
Unua oratoro estas reprezentanto de Israelo:
— Mi volus komenci de fore, de la sankta antikva epoko...
— Nu bone, bone, — konsentas la prezidanto. — Tamen provu esti plej lakona.
— Jes, mi penu esti tre konciza... Nu, tiel do, kiam Moseo elkondukis la judojn el dezerto, ili venis al la bordo de la sankta rivero Jordano. Ili senvestiĝis por prilavi siajn lacajn korpojn, kaj elpaŝinte reen el la benaj akvoj de ĉi-rivero ili ekvidis, ke la palestinanoj ŝtelis iliajn vestojn...
La reprezentanto de Palestino indigne replikas:
— Tio estas absurda mensogo!.. La palestina popolo eĉ ne ekzistis tiutempe!
— Jes, ekzakte! — tuj konsentas la israela reprezentanto. — Kaj ĝuste tio estas la esenco de la demando!

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-novembro-19 15:45:23

En la Biblio tradukita de Z., estas menciitaj la Filiŝtoj, kiuj vivis en la epoko de David.

cnemo (Montri la profilon) 2023-novembro-27 20:04:45

oficisto venas al la estro de la fako. Estro, li diras, mi havas problemon. La estro diras: en nia kompanio ni ne diras "problemo" sed "defio". Bone, diras la oficisto. Do mi havas defion kun alkoholo...

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-decembro-02 17:43:36

Religia oferado estas plej bona ilustraĵo de la fakto, ke koncerne donacojn plej gravas demonstri sian atenton.
Tre dubindas, ke Dio reale bezonas mortajn kaprojn, ŝafojn kaj meleagrojn, sed onisipoze, Li nepre devas akcepti tielajn donacojn kiel signo de granda respekto.
🐐🐑🦃

cnemo (Montri la profilon) 2023-decembro-05 14:04:11

La maljunulo iris al la arbaro por pluki fungojn. Dum li veturis, li aŭskultis radioprogramon pri eksterteranoj. La radio diris, ke eksterteranoj flugas en flugaj teleroj, ili estas malgrandaj, verdaj kaj havas grandajn okulojn. La maljunulo atingis la arbaron kaj komencis pluki fungojn. Li subite rimarkis iun sub la arbo, kiu aspektis kiel eksterterano: malgranda, verda kaj kun grandaj okuloj. La maljunulo ektimis, sed li pensis, ke li eble fariĝos kontakto kun fremda civilizacio. Li alproksimiĝis al la eksterterano kaj diris malrapide: Mi estas terulo. Mi nun plukas fungojn. La eksterterano respondis: Mi estas arbaristo. Mi nur fekas.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-decembro-07 15:42:34

En la rusa lingvo (kaj ŝajne ankaŭ en la ukrajna kaj la pola) delonge ekzistas vorto "байда" (bajda) kun vasta vico da signifoj: bagatelaĵo, sensencaĵo, mensogaĵo, trompaĵo, ĉarlatanaĵo, mistifikaĵo, blufaĵo, ŝajnigaĵo.
Kaj lastatempe kelkaj orient-eŭropaj lingvistoj emas supozi, ke la termino "bajda" havas certan rilaton al la familinomo Biden (Bajden).
🤓🤓🤓🤓🤓

cnemo (Montri la profilon) 2023-decembro-14 21:08:15

Kamarado Gomulka estis la gvidanto de Pollando dum komunismo. Li estis konata pro multaj gafoj kaj amuzaj diraĵoj. Iam li diris: Kamaradoj, ni staris sur la krutaĵo. Sed ni faris paŝon antaŭen!

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-decembro-21 10:13:49

Jen brila ekzemplo de altruisma bonfarado flanke de Danujo...
Dana biera kompanio "Carlsberg" sendis en Ukrainion sian senalkoholan bieron kiel humanecan helpon.
🍻🍻🍻🍻🍻
https://t.me/uniannet/120377

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-decembro-23 15:52:22

Paro da nuntempaj ĉeĥaj ŝercoj el kategorio "Armena radio":

Otázka: Co má podle obranné smlouvy s USA dělat česká armáda v případě, že bychom byli napadeni Ruskem?
Odpověď: Úkolem české armády je bránit americké základny na našem území po dobu nezbytně nutnou k tomu, aby se američtí vojáci mohli bezpečně vrátit do vlasti.
--------------------
Demando: Kion laŭ la defensiva kontrakto kun Usono devas fari ĉeĥia armeo, se nian landon atakos Rusio?
Respondo: La tasko de ĉeĥia armeo estas defendo de usonaj bazoj, situantaj sur ĉeĥia teritorio, dum tempo, kiun usonaj militistoj bezonos por sendanĝere reveni patrujen.

🍄🍄🍄🍄🍄

Otázka: Děkan Miroslav Ševčík byl prý odvolán z funkce za prohlášení, že premiér Fiala je hňup. Znamená to, že v liberální demokracii nemůže člověk svobodně vyjadřovat své politické názory?
Odpověď: V liberální demokracii samozřejmě platí naprostá svoboda slova, ovšem vyzrazení státního tajemství je nepřípustné.
--------------------
Demando: Dekano Miroslav Ševčík estis senoficigita, ĉar li diris ke ĉefministro Petro Fiala estas idioto. Ĉu tio signifas, ke ĉe liberala demokratio persono ne povas libere manifesti sian politikan pozicion.
Respondo: Ĉe liberala demokratio parol-libereco estas certe senlima, sed oni ne rajtas diskonigi ŝtatajn sekretojn.

amigueo (Montri la profilon) 2023-decembro-30 08:00:52

Infano al avo:
--Kiam mi havis vian agxon, mi mal kredis reenkarnigxon.

Reen al la supro