Al la enhavo

Ŝerco

de Rovniy_Sergey, 2021-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 250

Lingvo: Esperanto

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-marto-13 16:46:39

ŜAK-PARADIZO
Konvinke venkinte la mondĉampionan matĉon kontraŭ Bogoljubov, Aleĥin decidis fari lecionon por li pro lia aroganteco, kaj dum la fina bankedo li rakontis anekdoton, kiun li mem elpensis:
Hodiaŭ mi sonĝis, ke mi mortis. Mi alvenis al la pordego de la ĉielo, kaj Sankta Petro demandis, kio mi estas sur la tero.
- Ĉu vi estas ŝakmastro? - miris St.Petro. - Ne, ni ne permesas al samaj homoj esti en la paradizo.
Malĝoje, mi ekiris for, tamen subite mi rimarkis Bogoljubov malantaŭ la nuboj.
- Kial ĉi tiu sinjoro estas en la ĉielo? - mi demandis al St. Petro. - Li ja ankaŭ ludas ŝakon.
- Ho ne, - respondis St. Petro, - tio nur ŝajnas al li.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-aprilo-18 18:06:30

Freŝa ĉeĉena ŝerco:
--------------------
Услышав на улицах Мариуполя возгласы “Алах акбар!”, местные жители облегченно перекрестились:
– Ну, слава Богу, русские пришли!
--------------------
Aŭdinte, kiel oni elkrias en la stratoj de Mariupol “Alah akbar!”, ĉi-urbaj loĝantoj entuziasme kruc-signis sin:
– Dank’ al Dio, finfine rusuloj venis!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-aprilo-21 03:42:30

La soldatoj kaptis la kamparanon kaj postulis montri kie estas la partizanoj, kaj pro tio ili promesis doni bovinon.
La viro pripensis kaj decidis rakonti kie kaŝiĝas la partizanoj.
La soldatoj foriris en la arbaron por batali laŭ la ricevita informo, kaj la kamparano venis al la komandejo por preni bovinon.
Tie oni forpelis lin kaj donis nenion.
La ulo iras laŭ la strato kaj pensas:
"Ho ve, oni ne donis bovinon, kaj por la partizanoj mi faris malagrablan situacion..."
malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-majo-04 09:29:12

Jesuo Kristo venas por la Lasta Vesprmanĝo kaj vidas, ke ĉiuj liaj apostoloj estas treege ebriaj.
— Kio ĉi tie okazas? — demandas Jesuo. — Kiel vi akiris la monon por tiela drinkado?
Unu el la apostoloj respondas:
— Nia fratulo Judaso vendis ion pro tridek arĝentaj moneroj.

🛠️🛠️🛠️🛠️🛠️

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-majo-11 11:32:30

Laŭ mensa arketipo, dominanta en kelkaj landoj sur nia planedo, Vladimir Putin similas al du-vizaĝa Janus:
li estas mizera, sed granda;
li malhavas amikojn, sed liaj adeptoj kaj agentoj haveblas ĉiuloke;
li timas pri ĉio, sed terurigas la tutan mondon;
lia armeo estas malforta, sed venkon super ĝi oni konstante prokrastas.

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-17 09:28:52

He, tiuj edzoj!

Unu virino demandas: „Mi ricevis retmesaĝon de la edzo: ‘La patkukoj sekiĝis, mi manĝis apenaŭ 2’. Ĉu diri al li ke tio estis kartonaj teleroj kun patkuka surpreso?”

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-majo-18 06:14:41

S-ro StefKo, via ŝerco rememorigis al mi la alian:

Ebria vizitanto de la restoracio vokas la kelneron:
- Hej, Kelnero!!! Kelnero!!! ...
- Kion vi deziras?...
- Kial viaj buŝtukoj estas tiel grasaj??? Ĥaaa...
- Verŝajne, ĉar tio ne estas buŝtukoj, kaj vi viŝas vin per patkukoj...

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-majo-19 12:08:17

Inĝeniaj ukrajnaj militistoj trovis fortan rimedon kontraŭ ĉeĉenoj kaj aliaj islamanoj, servantaj en rusia armeo. Tio estas kugloj, ŝmiritaj per porka lardo, pro kiu murditoj ne povos trafi en islaman paradizon.
https://youtu.be/UmndwfygVYA

thyrolf (Montri la profilon) 2022-majo-19 14:16:12

ĉu vere estas homoj, kiuj povas ridi pri tiaj "Ŝercoj"?

Mi absolute ne! Nek stile nek enhave!

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-majo-20 10:49:23

@thyrolf
Nu, se vi ne emas ridi, vi tute rajtas plori.
😭😭😭😭😭
Fakte, ĉi tiu ekzemplo de aŭtentika ukrajna soldata humuro plaĉis al multaj ukrajnoj kaj iliaj subtenantoj en aliaj landoj. Pri ĉi tiu ŝerco oni ridas ankaŭ en Rusio. Inkluzive islamanojn. Pri ĝi ridas eĉ tiuj ĉeĉenoj, kiuj nun militas en Ukrainio kaj por kiuj tiaj "porkaj" kugloj estas destinitaj.
😃😄😁😆😅
Supozeble, nur la plej aĉaj malamikoj de Ukrainio povas indigni pri tiel sprita humuro. Aŭ iuj tro ofendiĝemaj islamanoj.
Kiu el ĉi tiuj du variantoj rilatas persone al vi, kolego Thyrolf?
👶👶👶👶👶

Reen al la supro