Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas kulto?

de Nala_Cat15, 2021-septembro-10

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-septembro-14 09:01:28

Esperanto ne estas kulto, ĉar estas blasfemo diri tion. okulumo.gif

Serioze, por respondi al tia demando, oni devas scii kiuj ecoj difinas kulton, aŭ almenaŭ, kial la demando estas grava kaj kiuj estas la konsevencoj.

Do, se la demando estus pli preciza, eblus pli taŭge respondi.

AntonioBF (Montri la profilon) 2021-septembro-16 09:48:20

Esperanto povas esti kulto. Se jes, ĝi estas bona kulto!
Hodiaŭ ili estas du ideoj sur kulto:
1. Tute kultoj estas malbona.
2. Tute kultoj estas bona kaj egala.

Oni povas diri triona ideoj: kelkaj kultoj estas bonaj, kaj aliaj malbonaj. Aŭ kelkaj kultoj estas plej bonaj ol aliaj.
Se oni kredas ke esperanto estas la plej bona lingvo, kaj ni esperas iun tago ĉiuj parolos esperanton, tiam esperanto estas pli bona kulto.

thyrolf (Montri la profilon) 2021-septembro-27 15:35:10

Esperanto en si mem simple estas lingvo.

Sed kelkaj grupoj faris el ĝi identigilon, ekz. SAT antaŭĉ. 100 jaroj kaj la CIVITO nuntempe.

Senloke (Montri la profilon) 2021-septembro-27 17:02:45

thyrolf:Esperanto en si mem simple estas lingvo.

Sed kelkaj grupoj faris el ĝi identigilon, ekz. SAT antaŭĉ. 100 jaroj kaj la CIVITO nuntempe.
Nu, nur la civito faras el ĝi identigilon. La SAT nur uzas ĝin kiel interna komunikilo. En la teorio
ĝi povas uzi ian pli taŭgan lingvon, se ili volas.

AntonioBF (Montri la profilon) 2021-novembro-16 15:06:31

Esperanto NECESAS esti kulto. Alia lingvoj helpiĝis pri nacioj. Esperanto nur helpiĝas pri homoj kaj privataj asocioj ol homoj. Homoj kiu plu laboras pri Esperanto.
Sen la pasia laboro ol esperantistoj, Esperanto devus malaperigi multe jarojn antaŭe.

Linguistics (Montri la profilon) 2021-novembro-18 19:37:46

Mi absolute ne kredas ke Esperanto estas kulto. Mi kredas je Dio (la Triunuo), ne Zamenhofo.

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-18 20:13:14

Linguistics:Mi absolute ne kredas ke Esperanto estas kulto. Mi kredas je Dio (la Triunuo), ne Zamenhofo.
Ĉu vi scias kio estas kredo? Enrigardu vortaro.net.

amigueo (Montri la profilon) 2021-novembro-18 21:10:34

Mi pensas ke kiam lingvo estas eta kaj malforta bezonas ioman proporcion de religiemo por la survivo de tiu lingvo (same por nacio sen shtato, entrepreno sen mono au longdaura projekto enigmoplena). Fido necesas en granda dozo por verki romanon en Esperanto, dum sama strebo en nacilingvo trovus multajn pli legantojn au instituciajn pli monhelpojn. Oni devas ami la lingvon kaj poste oni trovos solvojn. Amo pagas per si. Sed chu Esperanto servas por komuniki, esprimi, cerbumi au krei speciale? Chu per tiu lingvo homaro ighas, magie, frataro? Chu amikoj au solidaro au kunkreo abundas tie? Chu oni sentas sin pioniroj de nova homaro? Se vi estas infano, la plej propedeutika lingvo estas la pola. Rigardu ke Zamenhof estis pola. Kaj se vi estas adoltulo, tiukaze jam estas tro malfrue. Vi povas provi Esperanton. Neniu perdu esperon.

PeanutHat23 (Montri la profilon) 2021-novembro-29 05:37:25

sergejm:nuna google translate tradukas sufiĉe bone. Kune kun programoj Voice Recognition kaj Text To Speach oni povas paroli kaj tuj recevi voĉan tradukon.
Sed paroli vere estas tre malsama ol uzi la Google Translate.
pli utile estas lerni la anglan
Jes, sed la homoj kiuj parolas la Anglan lingvon havas tre grandan avantaĝon kaj la Anglan ne estas facile lerni. Mi naskiĝis en Usono sed mi komprenas ke estas malfacila lingvo.

Reen al la supro