Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas kulto?

de Nala_Cat15, 2021-septembro-10

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2021-septembro-10 05:41:43

Mi ofte vidas tion ke neesperantistoj (kaj fojfoje jaesperantistoj) diri ke esperanto estas kulto. Ĉu vi ĉiuj, kiel esperantistoj, kredas ke esperanto/esperantismo estas kulto? Se jes, Ĉu bonas? Ĉu malbonas? Almenaŭ ĉu esperantistoj estas kultemaj?

sendiulo (Montri la profilon) 2021-septembro-10 08:09:02

Nu kiel diri... Kiam mi eksciis pri Esperanto, mi estis fascinita de ĝi. Komuna neŭtrala lingvo por la tuta mondo estas grandioza ideo. Kaj ĝia facileco kompare kun ĉiuj naciaj lingvoj estas grava eco, kiun Zamenhof enmetis en sian kreaĵon. Mi ne vidas iun rilaton al kultoj.

Povas esti kulto iu ligas kun esperanto-movado. Nu la movado ekzistas por disvastigo de Esperanto. Ĉu iu kulto ekzistas por bona ideo? Mi dubas.

Kaj krom tio, ekzemple en Afriko, en D. R. Kongo Esperanton oni uzas kiel propedeŭtikon. Pri kulto ankaŭ ne temas.

sergejm (Montri la profilon) 2021-septembro-10 08:49:55

Esperanto estas bela ideo, sed plejmulto ne vidas tujan utilon de ĝia lernado - pli utile estas lerni la anglan. Kaj eĉ la angla ne necesas - nuna google translate tradukas sufiĉe bone. Kune kun programoj Voice Recognition kaj Text To Speach oni povas paroli kaj tuj recevi voĉan tradukon. Tamen troviĝas iuj frenezuloj, kiuj lernas Esperanton...

Frano (Montri la profilon) 2021-septembro-10 09:44:32

vikipedio:Kulto estas sistemo de omaĝaj aŭ respektaj praktikoj (ceremonioj, ritoj, preĝoj), per kiuj homoj esprimas sian respekton al dio, diaĵo aŭ speciala persono mita aŭ reala, aŭ eĉ senvivaĵo aŭ fenomeno al kiu estas agnoskata dimensio de supera graveco, eminenteco aŭ sankteco. Kulto estas unu el la elementoj de religioj. En vasta senco, la termino oni povas apliki al moralaj valoroj, (ekzemple de justeco) aŭ sociaj valoroj (ekzemple de la patrio).
https://eo.wikipedia.org/wiki/Kulto
Alivorte la demando estas: Ĉu Esperanto estas sistemo de omaĝaj aŭ respektaj praktikoj per kiuj ni esprimas respekton al iu/io ?
Mi ne konas tian sistemon.

sergejm (Montri la profilon) 2021-septembro-10 11:08:30

Estas kultoj, kiuj uzas Esperanton, sed Esperanto mem ne estas kulto.

sendiulo (Montri la profilon) 2021-septembro-11 05:34:44

Interese, en PIV estas la tria signifo de vorto kulto: respektego, kvazaŭreligia adorado. Povas esti konduto de iuj esperantistoj similas al tio kaj tiam iuj pensas, ke Esperanto estas kulto...

sendiulo (Montri la profilon) 2021-septembro-11 05:40:14

sergejm:Esperanto estas bela ideo, sed plejmulto ne vidas tujan utilon de ĝia lernado - pli utile estas lerni la anglan. Kaj eĉ la angla ne necesas - nuna google translate tradukas sufiĉe bone. Kune kun programoj Voice Recognition kaj Text To Speach oni povas paroli kaj tuj recevi voĉan tradukon. Tamen troviĝas iuj frenezuloj, kiuj lernas Esperanton...
Jes, mi eĉ pensas, ke guglo-tradukilo nocas kaj al Esperanto, kaj al la homaro (ĉar la homoj kutimiĝas traduki ne per sia cerbo, sed per maŝino).

sendiulo (Montri la profilon) 2021-septembro-11 06:56:06

Aldone, se nia movado havas la himnon kaj la simbolojn, ĉu Esperanto estas kulto? Mi tiel ne opinias.

LM59650 (Montri la profilon) 2021-septembro-13 07:07:50

Zamenhof iomete similas profeton okulumo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2021-septembro-13 09:21:26

Profeton oni sendube sekvas. Zamenhof ne estis tia.

Reen al la supro