去目錄頁

"Enirinten, Petro ekrimarkis sian murdonton." Kiu eniris?

amigueo, 2021年10月20日

讯息: 5

语言: Esperanto

amigueo (显示个人资料) 2021年10月20日上午7:15:33

"Tuj enirinten la cxambron, Petro ekrimarkis sian murdonton." Kiu eniris?

Akuzativa markilo igxas ecx pli utila!

amigueo (显示个人资料) 2021年10月20日上午11:35:04

Amuza rezulto:
"Sia murdonto enirinten, Petro ekrimarkis."

"sia"? kiel elvorti alimaniere?

Metsis (显示个人资料) 2021年10月21日上午6:34:02

Oni rigardu adverbajn participojn kiel frazekvivalentojn:
 
  • Enirinte la ĉambron Petro rimarkis sian murdonton. = Kiam Petro eniris (estis enirinta) la ĉambron, li rimarkis sian murdonton.
En Esperanto la aganto de la adverba participo ĉiam estas la sama kiel de la ĉefverbo. Alivorte se la aganto de la verbo de la adverba participo estus iu alia, oni ne povas uzi adverban participon. Se temas ekz. pri substantiva participo oni havas manierojn por montri alian aganton.
 
  • Petro eksciis, ke Paŭlo timas pro sia vivo. Enirinte la ĉambron Petro rimarkis ties murdonton.
Iu minacas la vivon de Paŭlo. Petro ekrimarkas tiun iun.

amigueo (显示个人资料) 2021年10月21日上午7:47:10

@Metsis dankon.

Mi rimarkigas ke murdonto eniras,
kaj ke fantazie mi uzis markon de akuzativo cxe ENIRINTE-N por signifi ke tiu participo en -e rilatas al la rekta objekto de la cxefa frazo nek al la subjekto. Tial "Sia murdonto enirinteN" enhavas SIA.

Al mi mankas multlingva perspektivo por taksi konvenon de tiu rimedo sintaksfleksiga.

Metsis (显示个人资料) 2021年10月22日上午4:19:42

Aĥ, vi pravas: ne bezonas la finaĵon -n. Ankaŭ "rimarkis", sen "ek-" sufiĉas,

回到上端