ข้อความ 4
ภาษา: Esperanto
FraDele (แสดงโปรไฟล์) 26 ตุลาคม 2021, 12:40:41
Mi pensas ke 'aĵo' estas pli "konkreta" ol 'afero', sed mi ne certas; ĉu vi povas helpi min?
Dankon antaŭtempe.
P.S. Se mia afiŝo estas misskribita, bonvolu korektu min.
Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 26 ตุลาคม 2021, 13:54:07
https://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2a.html
Kaj vi konstatos, ke "afero" havas aliajn signifojn
thyrolf (แสดงโปรไฟล์) 27 ตุลาคม 2021, 08:08:13
afero estas vorto, -aĵo estas sufikso.
Sed la tendenco en la praktiko estas pli kaj pli uzi sufiksojn kiel vortoj. Ekz. ulo, ino, aĵo, eblo ... ktp
Rigardante na ambaŭ kiel memstaraj vortoj, ili ja diferencas iomete.
Oni povas ekzemple diri;
Laŭ mia opinio la plej grava afero estas la paco en la mondo.
Sed oni NE povas diri:
Laŭ mia opinio la plej grava aĵo estas la paco en la mondo.
amigueo (แสดงโปรไฟล์) 28 ตุลาคม 2021, 11:47:55
Gravajxo vs gravulo.
Gravuloj parolas pri gravajxoj nome gravaj aferoj kaj nome gravaj uloj kaj gravaj entoj.
Do, ajxo povas enhavi ulojn kaj aferojn kaj vivajxojn aux vivulojn kaj inertajxojn kaj abstraktajxojn kaj absurdajxojn. Mia dio! Dioj enhavigxas!
Sed se vi parolas kun plantoj kaj petroj kaj simboloj,
vi malfacile trovos ecx unu gravajxon, cxirkaux vi nur estas gravuloj.