Mergi la conținut

strange...

de Altebrilas, 27 octombrie 2021

Contribuții/Mesaje: 11

Limbă: Esperanto

Altebrilas (Arată profil) 27 octombrie 2021, 16:50:36

Estas strange. (neniu subjekto, do adverbo)
Tio estas stranga. (subjekto, do adjektivo)
Tio aspektas strange.
Tio ŝajnas stranga.

Kial?

En la franca, la tradukoj de tiuj du lastaj verboj estas sinonimaj, kaj obeas al la sama gramatika regulo.

StefKo (Arată profil) 28 octombrie 2021, 05:44:52

Tial (PIV):
subjekto
1 Sintaksa funkcio k frazelemento kun tia funkcio, esprimanta la aferon, pri kiu oni asertas, ke ĝi plenumas ian agon aŭ estas en ia stato
adverbo Vortospeco, dependanta de verbo, adj. aŭ alia adverbo k esprimanta ideon pri eco, maniero, loko, tempo, kvanto ks, ekz. «bele», «fuŝe», «hejme», «ĉiutage», «multe».
aspekti (ntr) Prezentiĝi al la vido kun ia(j) ekstera(j) eco(j):
ŝajni (ntr)
I -
Ekstere aspekti simile al io alia, tiel ke povas okazi aŭ efektive okazas interkonfuzo aŭ eraro
Substrekoj estas miaj.
Tiel estas ankaŭ en la pola. Estas multaj sinonimaj vortoj de tiuj ĉi vortoj. Malgraŭ iam tanĝaj sencoj povas estadi. Ĉu la franca, malgraŭ sia precizeco, ĉi tie ne estas preciza? Ĉu ne estas io diferenca se iu dirus al vi:

1. Li aspektas stulte.
2. Li ŝajnas stulta.


En 1. Li estas tia, ĉiuj vidas tion. En 2. Li nur ŝajnas stulta sed li ne estas tia kiel li aspektas (interkonfuzo kaj eraro!).

PS. Kial francoj ne tradukas la vorton ŝajni kiel samblerêtre semblable? (el Google translate)

amigueo (Arată profil) 28 octombrie 2021, 08:38:37

1. -a aux -e?
Mi pensas kompreni ke
"Tio" povas esti pli abstrakta ol "tio".
-e implicas pliabstraktecon.
Komprenite?

2. Aspekto kaj sxajno?
Origine vidaj, sed cxiuj aliaj sensoj kaj gxenerala percepto aplikigxas al Sxajni kaj Aspekti.
En Eo mankas tiu gxenerala verbo de Percepto:

Mi perceptas vin mola.
Mi perceptis vin, sed mia amiko perceptis alian.

Cxar normale du perceptoj de "sama" afero diferencas, perceptoj cxiam suspektindas, ecx tiuj sciencaj.

Pliutile krei percepton per kombino de multaj perceptetoj. Kiam ni agnoskas ke nia percepto suspektindas pro simplo, Sxajni kaj Aspekti aperas. Atentu ke tiu trezorkaso povus esti nur miragxo, ke la fumilo povus esti nur desegnajxo.

3. Tute nenecesas verboj Aspekti kaj Sxajni.
Mi vidas kukon.
Kuko vidigxas.
Kuko vidigxas blanka kaj mordigxas tenera.
Kuko perceptigxas blanka kaj tenera kaj kostega.

Pano vidigxas kuko.
Karlo auskultigxas Petro

Matteo vidigxigis/sxajnigis sin Karlo.
Rezulte, Matteo perceptigxas/sxajnas Karlo.

"Mi aspektas Karlo"
Prave,
Aspekti fakas econ dum Sxajni fakas miragxon!
Ni dokte pravu kaj agnosku ke cxio sxajnigxas.

Cxio aspektigxas...

Nu, pli sagxus diri ke preskaux cxio ne perceptigxas, ne konigxas, ne eksciigxis.

Oni perceptus/pensus min Sokrato.

4. Estas mirinde ke cxiu vorto inspiras legendon!

Altebrilas (Arată profil) 29 octombrie 2021, 16:55:32

Mi trarigardis la francan vortaron : "sembler" kaj "paraitre" estas sinonimoj, escepte ke "paraître", sen atributo signifas ankaŭ "aperi" (apparaître).

Mi povas imagi frazojn kiel:
La frenezulo strange ŝajnas ordinara.
Sed dubas pri:
La frenezulo strange aspektas ordinare (?)
Frazo kun du adverboj havantaj malaj signifojn!

Pri la reglo a/e pri abstrakteco, el kie ĝi fontas? Mi neniam vidis ĝin antaŭe.

StefKo (Arată profil) 30 octombrie 2021, 07:57:11

La frenezulo strange aspektas ordinare

Evidente. Sed tio pro la vortoj strange kaj ordinare kaj ne pro du adverboj. Se vi uzus la vortojn, ekz. iafoje kaj ordinare, ĉu vi ankaŭ dubus? Tiel:

La frenezulo iafoje aspektas ordinare

Aliamaniere vi povas uzi la vorton strange, kiel la frazo enmiksita. Tiel:

La frenezulo, strange, aspektas ordinare

amigueo (Arată profil) 30 octombrie 2021, 09:22:45

Pri kial tiu eeco vs tiu aeco jen
1. Li aspektas stulte.
2. Li ŝajnas stulta.

Cxio venas el nuancoj cxe verbo "esti"

(cxar "sxajni" kaj "aspekti" estas verbo "esti" vestita dumaniere:
sxajni = sxajne esti;
aspekti = aspekte esti).

Jen nuancoj:
Sxi estas bela vs Sxi estas bele.

En la hispana oni tradukus:
Es hermosa vs Está hermosa.

amigueo (Arată profil) 30 octombrie 2021, 09:41:52

el PIV:
alaspekta. Donanta al iu ian, bonan aŭ malbonan, aspekton: nova ĉapelo, kiu estis al li tiel bone alaspekta Z; bone alaspektaj vestoj Z.

Surprizo! Bela rimedo al!!
Cxu iu komprenas gxin?.

StefKo (Arată profil) 30 octombrie 2021, 10:38:22

Jes! En la pola estas tia konstruaĵo, ekz. "Kion mi ne ALdiros, tion mi ALaspektos" (pole: Czego nie DOpowiem, to DOwyglądam). Tiel povas diri ia bela virino (famemulino), kiam ŝi havas malmulte por diri. Bela sed malbona aktorino povas diri: "Kion mi ne ALludos, mi ALaspektos". Tiu AL (pole DO) signifas "ekstre fari", "fari anstataŭ".
Mi ne scias ĉu tia konstruaĵo estas en la rusa (ja ĝi ankaŭ influis sur Esperanton) kaj en aliaj lingvoj. Povas esti aliaj forumanoj scias tion.

Altebrilas (Arată profil) 2 noiembrie 2021, 15:15:17

"Kion mi ne ALdiros, tion mi ALaspektos"
Mi ne estas certa kompreni tiun frazon. Post relegado, mi supozas, ke tio signifas ke ŝia beleco kompensas aĉan paroladon aŭ aktoradon. Sed kio povas esti la kromsignifo? Ĉu la frazo signifas:
"Ne gravas, ke mi aĉe (aŭ malmulte) parolas, ĉar mi estas bela"
aŭ:
"mi devas esti bela kaj silenti, ĉar tion atendas la viroj" ?

Altebrilas (Arată profil) 2 noiembrie 2021, 15:18:23

Sxi estas bele.
Mi nek scias pri tiu formo: ĉu ĝi signifas "ŝi vivas bele" aŭ "ŝia ekzisto estas bela" ?

Înapoi mai sus