Al la enhavo

demando pri la akuzativa kazo

de lifeisgood4ever, 2021-novembro-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

lifeisgood4ever (Montri la profilon) 2021-novembro-03 21:30:51

Saluton al ĉiuj! Mi havas demando pri la akuzativa kazo en ĉi tiu ekzemplo.

Mi eklernas la lingvo do mi uzis Google Translate por kontroli mi frazoj. Malbona? mdr...

Kiel estas akuzativa kazo uzis en la unua ekzemplo sed ne la dua?
  • Mi faros pli da malgrandaj picoj anstataŭ sandviĉoj.
  • Mi faros malgrandajn picojn anstataŭ sandviĉojn.
Mi ne komprenas kaj mi aprezas anja helpo kun tion. Dankon!

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-04 07:26:46

Ĉu vi legadas PMEG? Jen la ligilo: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n... (PMEG 15.0, jam estas atingebla PMEG 20.0)
Pri la rolfinaĵo N estas sur p. 212, pri DA - sur p. 154.

Metsis (Montri la profilon) 2021-novembro-04 08:00:17

lifeisgood4ever:
Kiel estas akuzativa kazo uzis en la unua ekzemplo sed ne la dua?
  • Mi faros pli da malgrandaj picoj anstataŭ sandviĉoj.
  • Mi faros malgrandajn picojn anstataŭ sandviĉojn.
Mi ne komprenas kaj mi aprezas anja helpo kun tion. Dankon!
Kial oni havas la akuzativon en la unua ekzemplo sed ne en la dua?

Pardonu la anglan…

The accusative case has five use cases like the posting* on Duolingo summarises. These use cases are similar to those in German.

One of those cases is when something has the role of a direct object. In the second example the direct object is clear, it is the small pizzas. Therefore you have malgrandajn picojn.

There are two things to remember why the first example does not use accusative.

The prepositions can be put into three categories:
  • those which have with neither location nor movement to do: da, pri…
  • those which always show movement: al, el…
  • those which can show both location and movement: apud, en…
With the prepositions of the first two categories accusative is never used. With the third category, you use nominative to show location and accusative to show movement.

The primary reason ,however, is that the direct object of the verb fari is the word pli, which does not declinate. The da expression is a description, priskribo, to that word. Actually the da denotes a partitive expression.

*: Duolingo is from time to time under a heavy load and the pages do not load. If that happens, you have to try later again.

lifeisgood4ever (Montri la profilon) 2021-novembro-04 17:18:13

Mi vidas nun! Kiel vi diris... La paĝo de DuoLingo ne funkciis nun sed mi komprenas kion vi diris. Dankegon!

nornen (Montri la profilon) 2021-novembro-07 23:33:27

Mi faros malgrandajn picojn anstataŭ sandviĉojn.
Ankaŭ eblas: "Mi faros malgrandajn picojn anstataŭ sandviĉoj" sen akuzativo sur "sandviĉoj".

Via propozicio analizeblas kiel "mi faros malgrandajn picojn anstataŭ fari sandviĉojn".
La dua propozicio analizablas rekte kun la substantivo "sandviĉoj" estanta la komplemento/argumento/dependanto de la prepozicio "anstataŭ".

Metsis (Montri la profilon) 2021-novembro-08 08:39:31

@Nornen,

Mi scias, ke vi scias, kaj mi volas eviti disputon, sed… Kvankam ĉi-okaze ne estas tiel granda diferenco, ĉu oni havas "sandviĉojn" aŭ "sandviĉoj" (nur unu interpreto estas logika), kelkfoje tiu litero n gravas. Komparu kaj analizu, kiu batis kiun:
 
  • Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon.
  • Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmo.
(Jes, kompreneble multaj skribos la duan per alia vortordo.)

Por eviti esceptojn (kiam gravas kaj kiam ne) ni uzu akuzativon sisteme, kiam ni celas la objekton.

nornen (Montri la profilon) 2021-novembro-08 15:15:44

Ŝajnas, ke la vorteto "anstataŭ" estas rekte prunita el la germana. Problemo estas, ke en la germana estas du vortoj "anstataŭ": la prepozicio kun genitivo kaj la konjunkcio. La Esperanta "anstataŭ" heredis ambaŭ vortspecojn.

Prepozicio:
Ich esse die Pizza anstatt der Brote (Gen). -> Mi manĝas picon anstataŭ panoj (Nom).

Konjunkcio:
Ich esse die Pizza, anstatt die Brote (Aku) zu essen. -> Mi manĝas picon anstataŭ [manĝi] panojn (Aku).

Dusence en ambaŭ lingvoj:
Peter schlug Paul an Willhelms statt.
Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmo.
Ne scieblas, ĉu Petro anstataŭis Vilhelmon batantan, ĉu Paŭlo anstataŭis Vilhelmon batatan.

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-08 16:40:04

En la pola ankaŭ ekzistas la vorto kongruanta, semblas al mi, al la germana vorto anstatt - zamiast.
La vorto zamiast (esp. „anstataŭ”), se ĝi okazas kiel prepozicio, estas kombinita kun genitivo. Tamen, ĝi povas esti uzata kiel konjunkcio, se komponantoj de la frazo kunigitaj per vorto „anstataŭ” (zamiast) estas substantivoj aŭ substantivaj pronomoj en dativo aŭ instrumentalo, prepoziciaj frazoj, adverboj, aŭ estas en formo de la infinitivo.

nornen (Montri la profilon) 2021-novembro-08 21:54:58

Ŝajnas, ke multe da hindeŭropaj lingvoj formas samsignifan vorton el "en-" kaj "-loko".

an-statt, za-miast, in-stead, en lugar, au lieu, i-stället, i stedet, na-místo, в-место...

En la hispana kaj la itala ankaŭ estas "en-fojo": en vez, invece.

Ankaŭ la finnaj (kaj tial nehindeŭropaj) vortoj "sijasta" kaj "asemesta" deriviĝas el "loko" (sija, asen/asema), sed evidente ne kune kun prepozicio sed per la nigramagia kazo elativo. (Metsis, bv. korektu min.)

Metsis (Montri la profilon) 2021-novembro-12 08:46:37

Redaktita 2021-11-16

Aĥ, nigra magio de kazoj! Pardonu, ke mia respondo malfruis.

Ni lasu la tri virojn havi finnajn nomojn Petri, Pauli kaj Vilhelmi.

Estas vespero, kaj la tri amikoj trinkas bieron kaj manĝas picon. Kia domaĝo, ne estas sufiĉe da biero aŭ pico (ne estas klare, kiu finiĝis unue), kaj ili komencis interbatali, kiu havos la lastan botelon aŭ pecon. Poste ili devas rakonti al policisto, kiu batis kiun.

versio 1: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon

Por unusence esprimi la okazintan oni diru:

Petri löi Paulia eikä Vilhelmiä.

Kaj "Paulia" kaj "Vilhelmiä" estas en akuzativo(*), do ili estas objektoj de la ago, sed "eikä", laŭlitere "kaj ne" aŭ "nek", neas la agon kontraŭ Vilhelmo, kaj la bato trafis nur Paŭlon.

versio 2: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmo

Por unusence esprimi la okazintan oni diru:

Petri löi Paulia eikä Vilhelmi.

Ĉi-foje "Vilhelmi" estas en nominativo, do li estas subjekto, sed "eikä" neas lian agon, kaj nur Petro batis.

versio 3: dusencaj esprimoj

Pravas, ke estas dusenceco, se oni uzas sijaan (laŭlitere "en lokon") aŭ sijasta ("el lokon").

Petri löi Paulia Vilhelmin sijaan.

"Petri" estas en nominativo, do li estas subjekto. "Paulia" estas en akuzativo kiel antaŭe. "Vilhelmin" estas en genetivo, kiu estas la ĝenerala "glua" kazo, kiun oni uzas en multaj okazoj por kombini vortojn. Unu el tiaj uzoj estas, kiam postpozicio sekvas la vorton. Jen la postpozicio estas "sijaan", kiu estas la ilativa formo de la substantivo "sija" (loko), do laŭlitere signifas "en lokon".

Ne estas unusence klare, ĉu la postpozicia esprimo estas priskribo de subjekto aŭ objekto. Kutime oni havas priskriboj kiel eble plej proksimume al sia ĉefvorto. Baze de tio mi asertas, ke la plejparton komprenos la supran frazon tiel, ke la priskribo priskribas la ĵus antaŭan esprimon, la objekton, alivorte Petro batis Paŭlon, ne Vilhelmon.

La vortordo en la finna estas gramatike tre fleksa (= multaj ordoj estas gramatike ĝustaj, kvankam ofte havas minimume malsimilajn emfazojn), eĉ pli fleksa ol en Esperanto. Do eblas ŝanĝi la lokon de la priskribo.

Vilhelmin sijaan Petri löi Paulia.

kaj tiam oni komprenas, ke la Vilhelma esprimo priskribas la subjekton. Mi ne certas, ĉu oni la frazo "Anstataŭ Vilhelmo Petro batis Paŭlon" sonas flue kaj ĉu oni konsideras la frazon unusence tiel, ke Vilhelmo rolas kiel subjekto.

sume

La finna estas tre tema-remaa dispozicia lingvo, kaj tiel la frazparto, kiu unue staras en frazo plejparte difinas, kiel oni komprenas la frazon. En ĉiuj supraj frazoj tiu unua frazparto estas subjekto – ne gravas, kvankam iu priskribo antaŭas la subjekton, kiel en la ĵus supra frazo. Tio iĝas evidenta, kiam objekto komenciĝas la frazon.

Povas esti, ke pridemandado kaŭzas, ke iu maltrankviliĝas kaj ekkrias:

Paulia Vilhelmi löi eikä Petriä!



Paulia Vilhelmi löi Petrin sijaan!

Ĉi okaze la frazo klare komenciĝas per objekto, kio ne estas kutima vortordo kaj ĉi tiel kaŭzas, ke oni asocias la postpozician priskribon kun la objekto anstataŭ la plejproksiman subjekton. Alivorte la frazoj emfazas, kiu estis la viktimo.

Konklude estus ege domaĝe, se Esperanto malsukcesis klare komuniki, kiu batis kiun, per la prepozicio "anstataŭ" kaj kazo, kaj anstataŭe (ŝerco celita) oni devus apogi sin sur pli longaj klarigoj aŭ vortordo ridulo.gif

*: Se oni volas esti preciza, la finna kazo estas ĉi-okaze partitivo, sed la malsimilecoj inter la akuzativo kaj partitivo ne estas temo de tiu afiŝo.

Reen al la supro