Al la enhavo

demando pri la akuzativa kazo

de lifeisgood4ever, 2021-novembro-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2021-novembro-12 09:10:06

Mi ne certas, kial oni uzas "sijaan" en la supraj frazoj anstataŭ "asemasta" aŭ "asemesta". Eble oni povus uzi tiujn, sed tiu okaze la frazoj sonus strangaj, arkaikaj al mi.

"Asemasta" kaj "asemesta" estas tute reciproke interŝanĝeblaj kaj oni uzas ilin, kiam oni parolas pri interŝanĝo. Ekzemple
 
  • Otan teetä kahvia asemesta : Mi prenos/havos teon anstataŭ kafon. (respondo al demando, ĉu vi volas havi kafon)
  • Myynnin muutos esitetään yleensä desimaalilukuna prosenttiluvun asemasta. : Ŝanĝon de vendado oni kutime esprimas per elcentoj anstataŭ decimalaj nombroj.

nornen (Montri la profilon) 2021-novembro-12 21:10:35

Versio 2: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmo.

Ankaŭ ĉi-foje ekzistas du ĉefaj manieroj esprimi la okazintan.

● Petri löi Paulia eikä Vilhelmi.

Jen kaj "Petri" kaj "Vilhelmi" estas en nominativo, do ili estas subjektoj de la ago, sed pro neado "eikä" Vilhelmo ne vere agis. Sume nur Petro batis.

● Vilhelmi löi Paulia Petrin sijaan.
Ho ve, Metsis, nun vi konfuzis min tute...

Vi tradukas "Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmo" kiel "Vilhelmi(Nom) löi Paulia(Aku) Petrin(Gen) sijaan.". Kial tiu ĉi finna propozicio ne signifas "Vilhelmo batis Paŭlon anstataŭ Petro(n)."?

Aldone, "Petri löi Paulia Vilhelmin sijaan." kaj "Vilhelmi löi Paulia Petrin sijaan." estas strukture identaj: A(Nom) löi B(Aku) C(Gen) sijaan. Kial ili signifas malsamajn aferojn?

Aŭskultante "Eevi löi Venlaa Ainon sijaan", kiel mi sciu, ĉu tio signifas "Eevi löi Venlaa eikä Ainoa", ĉu "Eevi löi Venlaa eikä Aino"?

Kaj kial "Petriä" kaj "Paulia" kaj "Vilhelmiä" estas akuzativoj kaj ne partitivoj?

Tiom da konfuzo! Helpu min.

Metsis (Montri la profilon) 2021-novembro-16 14:14:48

Nornen,

Mi pardonpetas. Vi pravas, ke mi ege fuŝis. Kion mi pensis! Mi reskribis mian afiŝon. Ĉu ĝi nun estas pli klara?

nornen (Montri la profilon) 2021-novembro-18 20:50:17

Metsis:Nornen,

Mi pardonpetas. Vi pravas, ke mi ege fuŝis. Kion mi pensis! Mi reskribis mian afiŝon. Ĉu ĝi nun estas pli klara?
Tute klare. Dankon. Mi jam ekdubis pri mi mem.

Reen al la supro