Към съдържанието

Kiam estas ĉi-nokte?

от Roberto12, 09 ноември 2021

Съобщения: 13

Език: Esperanto

StefKo (Покажи профила) 18 ноември 2021, 20:39:18

@walfino:

Legu tiujn ĉi dialogojn.

Policisto: "Suspektato, kie vi estis nokte de mardo al merkredo de la kuranta semajno?"
Suspektato: "Sinjor' komisaro, ĉi-nokte mi estis hejme. Mia edzino povas konfirmi tion!"

Kaj ankaŭ la duan suspektadon 2021-11-18. Policisto komencas esplori la suspektaton, li ankoraŭ ne uzis la vorton "nokte".

Policisto: "Suspektato, kion vi faros ĉi-nokte?"
Suspektato: "Sinjor' komisaro, ĉi-nokte mi dormos, kiel kutime"

En la unua kazo la nokto estas rekte montrita, kaj ĝi ne estas la nokto hodiaŭa, en la dua ĝi ne estas montrita kaj konjekte ĝi estas hodiaŭa.

walfino (Покажи профила) 19 ноември 2021, 16:08:01

Nu, mi eble komprenas la problemon nun.

Sed laŭ mi, hodiaŭ estas el 0:0:0 ĝis 23:59:59.99...

Do ĉi nokte estas la parto de la nokto kiu estas en la tago (0:0:0 ĝis 23:59:59) kiam vi diras "ĉi nokte".

StefKo (Покажи профила) 19 ноември 2021, 16:26:46

walfino:Nu, mi eble komprenas la problemon nun.

Sed laŭ mi, hodiaŭ estas el 0:0:0 ĝis 23:59:59.99...

Do ĉi nokte estas la parto de la nokto kiu estas en la tago (0:0:0 ĝis 23:59:59) kiam vi diras "ĉi nokte".
Bone! Kiam mi diras "ĉi-nokte" aŭ "hodiaŭa nokto" mi (kaj ĉiu alia) komprenas: "la nokto kiu komencas hodiaŭ (2021-11-19) kaj finiĝas morgaŭ matene.
Ĉu en Singapuro oni pensas aliel?

Обратно нагоре