Al la enhavo

Kiam estas ĉi-nokte?

de Roberto12, 2021-novembro-09

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2021-novembro-09 13:30:16

Ĉu la vorto ĉi-nokte signifas "en la venanta nokto" aŭ "en la plej proksima nokto"? Mi ĉiam kredis ke estas la unua, sed ĵuse mi vidis ekzemplon de la dua. Tio estas, se oni parolas/skribas vespere kaj diras "ĉi-nokte mi (io)" klare tiu nokto estas la venanta. Sed se oni parolas matene, ĉu tiu nokto estas hieraŭa?

Roberto12 (Montri la profilon) 2021-novembro-10 08:43:06

(venanta > venonta. *ĵuse > antaŭ mallonge)

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-10 16:19:27

Laŭ mi: "ĉi-nokte" signifas "en la nokto pri kiu oni parolas/skribas/pensas", do ĉio dependas de kunteksto.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2021-novembro-10 19:33:18

Saluton, Roberto.
Fakte, la vorto "ĉi-nokte" povas havi ambaŭ signifojn, kies ekzaktan sencon en kuntekstoj difinas la tempo-formo de aplikataj verboj, kiuj kutime ĉe-estas en frazoj kun ĉi-vorto.
Krom tio, por plia precizeco, oni povas uzi la kombinaĵojn "pasint-nokte" kaj "venont-nokte".

Roberto12 (Montri la profilon) 2021-novembro-10 20:45:39

Dankon, ambaŭ. La problemo estas solvita.

Metsis (Montri la profilon) 2021-novembro-11 12:34:32

Roberto12

Mi samopinias kun vi, ke "ĉi-nokte" montras la venontan aŭ ĵus nun pasantan nokton. Kiam temas pri nokto, kiu jam pasis, mi uzas aliajn esprimojn. Ekzemple:
  • (estas hodiaŭa tago) Mi dormos ĉi-nokte/venontnokte ekstere en tendo.
  • (alvenas la nokto) Mi dormas ĉi-nokte ekstere en tendo.
  • (alvenas morgaŭa tago) Mi dormis pasintnokte ekstere en tendo.
  • (post kelkaj tagoj) Mi dormis tiu nokte ekstere en tendo.

Roberto12 (Montri la profilon) 2021-novembro-12 09:02:29

Tio ne estas malbona ideo. (Teldo => tendo, ĉu?)

Metsis (Montri la profilon) 2021-novembro-16 13:15:59

Roberto12:Tio ne estas malbona ideo. (Teldo => tendo, ĉu?)
Aĥ, kompreneble tendo.

walfino (Montri la profilon) 2021-novembro-17 03:10:50

Laŭ mi, ĉi nokte signifas hodiaŭ nokte.

nornen (Montri la profilon) 2021-novembro-17 15:26:10

walfino:Laŭ mi, ĉi nokte signifas hodiaŭ nokte.
La demando estas: ĉu "ĉi-nokte" signifas la nokton, kiam komenciĝis la hodiaŭa tago, ĉu la nokton, kiam finiĝos la hodiaŭa tago, ĉu ambaŭ noktojn?

Reen al la supro