לתוכן העניינים

Kiam estas ĉi-nokte?

של Roberto12, 9 בנובמבר 2021

הודעות: 13

שפה: Esperanto

Roberto12 (הצגת פרופיל) 9 בנובמבר 2021, 13:30:16

Ĉu la vorto ĉi-nokte signifas "en la venanta nokto" aŭ "en la plej proksima nokto"? Mi ĉiam kredis ke estas la unua, sed ĵuse mi vidis ekzemplon de la dua. Tio estas, se oni parolas/skribas vespere kaj diras "ĉi-nokte mi (io)" klare tiu nokto estas la venanta. Sed se oni parolas matene, ĉu tiu nokto estas hieraŭa?

Roberto12 (הצגת פרופיל) 10 בנובמבר 2021, 08:43:06

(venanta > venonta. *ĵuse > antaŭ mallonge)

StefKo (הצגת פרופיל) 10 בנובמבר 2021, 16:19:27

Laŭ mi: "ĉi-nokte" signifas "en la nokto pri kiu oni parolas/skribas/pensas", do ĉio dependas de kunteksto.

KatjaMcFlores (הצגת פרופיל) 10 בנובמבר 2021, 19:33:18

Saluton, Roberto.
Fakte, la vorto "ĉi-nokte" povas havi ambaŭ signifojn, kies ekzaktan sencon en kuntekstoj difinas la tempo-formo de aplikataj verboj, kiuj kutime ĉe-estas en frazoj kun ĉi-vorto.
Krom tio, por plia precizeco, oni povas uzi la kombinaĵojn "pasint-nokte" kaj "venont-nokte".

Roberto12 (הצגת פרופיל) 10 בנובמבר 2021, 20:45:39

Dankon, ambaŭ. La problemo estas solvita.

Metsis (הצגת פרופיל) 11 בנובמבר 2021, 12:34:32

Roberto12

Mi samopinias kun vi, ke "ĉi-nokte" montras la venontan aŭ ĵus nun pasantan nokton. Kiam temas pri nokto, kiu jam pasis, mi uzas aliajn esprimojn. Ekzemple:
  • (estas hodiaŭa tago) Mi dormos ĉi-nokte/venontnokte ekstere en tendo.
  • (alvenas la nokto) Mi dormas ĉi-nokte ekstere en tendo.
  • (alvenas morgaŭa tago) Mi dormis pasintnokte ekstere en tendo.
  • (post kelkaj tagoj) Mi dormis tiu nokte ekstere en tendo.

Roberto12 (הצגת פרופיל) 12 בנובמבר 2021, 09:02:29

Tio ne estas malbona ideo. (Teldo => tendo, ĉu?)

Metsis (הצגת פרופיל) 16 בנובמבר 2021, 13:15:59

Roberto12:Tio ne estas malbona ideo. (Teldo => tendo, ĉu?)
Aĥ, kompreneble tendo.

walfino (הצגת פרופיל) 17 בנובמבר 2021, 03:10:50

Laŭ mi, ĉi nokte signifas hodiaŭ nokte.

nornen (הצגת פרופיל) 17 בנובמבר 2021, 15:26:10

walfino:Laŭ mi, ĉi nokte signifas hodiaŭ nokte.
La demando estas: ĉu "ĉi-nokte" signifas la nokton, kiam komenciĝis la hodiaŭa tago, ĉu la nokton, kiam finiĝos la hodiaŭa tago, ĉu ambaŭ noktojn?

לראש הדף