Al la enhavo

Diraĵoj kun "kato"

de StefKo, 2021-novembro-24

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-24 20:49:58

Jen kelkaj diraĵoj en la pola (povas esti el aliaj lingvoj):

"Aĉeti katon en sako"
"Turni la katon vosten"
"Ludi kateton kaj museton"
"Vivi je kata piedo"
"Kata muziko"
"Vivi kiel hundo kun kato"
"La kato kiu iradas sur siaj vojoj"
"Forpeli al iu la katon"

Ĉu vi scias pri kio temas?

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-novembro-24 21:53:05

En la franca:
Ils s'entendent comme chien et chat: ili akordiĝas kiel hundo kaj kato = ili malakordiĝas

Avoir un chat dans la gorge: havi katon en la gorĝo= havi problemeton en la gorĝo kiu malhelpas paroladon aŭ kantadon.

La nuit, tous les chats sont gris: Dumnokte, ĉiuj katoj grizas = Oni ne distingas aferojn.

A bon chat, bon rat : por bona kato, bona rato = oni trovas kontraŭulon je sia nivelo.

Quand le chat est parti, les souris dansent: Kiam la kato estas for, dansas la musoj = kiam la estro ne ĉeestas, oni profitas por agi laŭvole.

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-25 12:21:16

Altebrilas:En la franca:
Ils s'entendent comme chien et chat: ili akordiĝas kiel hundo kaj kato = ili malakordiĝas

Avoir un chat dans la gorge: havi katon en la gorĝo= havi problemeton en la gorĝo kiu malhelpas paroladon aŭ kantadon.

La nuit, tous les chats sont gris: Dumnokte, ĉiuj katoj grizas = Oni ne distingas aferojn.

A bon chat, bon rat : por bona kato, bona rato = oni trovas kontraŭulon je sia nivelo.

Quand le chat est parti, les souris dansent: Kiam la kato estas for, dansas la musoj = kiam la estro ne ĉeestas, oni profitas por agi laŭvole.
3 estas ankaŭ en la pola, 5 estas en la versio: "Kiam kato forestas, musoj petolas".
A bon chat, bon rat - en tia okazo poloj diradas: "Tranĉilo trafis ŝtonon".

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-03 09:05:08

"Tiom kiom kato satploris" - Tiom, kiom nenio

nornen (Montri la profilon) 2021-decembro-03 13:42:58

En la hispana:

Dar gato por liebre = oni katon anstataux leporo
Gato/a = kata
Gatear = katumi

En la germana:
Nachts sind alle Katzen grau = Nokte cxiuj katoj estas grizaj

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-03 15:51:20

nornen:En la hispana:

Dar gato por liebre = oni katon anstataux leporo
Gato/a = kata
Gatear = katumi

En la germana:
Nachts sind alle Katzen grau = Nokte cxiuj katoj estas grizaj
Pole: "Nokte ĉiuj katoj estas nigraj"
En Pollando nigra kato estadas en superstiĉoj. Kiam ĝi trapasas al iu la vojon, tio antaŭdiras misfortunon.

Reen al la supro