前往目錄

Diraĵoj kun "kato"

貼文者: StefKo, 2021年11月24日

訊息: 6

語言: Esperanto

StefKo (顯示個人資料) 2021年11月24日下午8:49:58

Jen kelkaj diraĵoj en la pola (povas esti el aliaj lingvoj):

"Aĉeti katon en sako"
"Turni la katon vosten"
"Ludi kateton kaj museton"
"Vivi je kata piedo"
"Kata muziko"
"Vivi kiel hundo kun kato"
"La kato kiu iradas sur siaj vojoj"
"Forpeli al iu la katon"

Ĉu vi scias pri kio temas?

Altebrilas (顯示個人資料) 2021年11月24日下午9:53:05

En la franca:
Ils s'entendent comme chien et chat: ili akordiĝas kiel hundo kaj kato = ili malakordiĝas

Avoir un chat dans la gorge: havi katon en la gorĝo= havi problemeton en la gorĝo kiu malhelpas paroladon aŭ kantadon.

La nuit, tous les chats sont gris: Dumnokte, ĉiuj katoj grizas = Oni ne distingas aferojn.

A bon chat, bon rat : por bona kato, bona rato = oni trovas kontraŭulon je sia nivelo.

Quand le chat est parti, les souris dansent: Kiam la kato estas for, dansas la musoj = kiam la estro ne ĉeestas, oni profitas por agi laŭvole.

StefKo (顯示個人資料) 2021年11月25日下午12:21:16

Altebrilas:En la franca:
Ils s'entendent comme chien et chat: ili akordiĝas kiel hundo kaj kato = ili malakordiĝas

Avoir un chat dans la gorge: havi katon en la gorĝo= havi problemeton en la gorĝo kiu malhelpas paroladon aŭ kantadon.

La nuit, tous les chats sont gris: Dumnokte, ĉiuj katoj grizas = Oni ne distingas aferojn.

A bon chat, bon rat : por bona kato, bona rato = oni trovas kontraŭulon je sia nivelo.

Quand le chat est parti, les souris dansent: Kiam la kato estas for, dansas la musoj = kiam la estro ne ĉeestas, oni profitas por agi laŭvole.
3 estas ankaŭ en la pola, 5 estas en la versio: "Kiam kato forestas, musoj petolas".
A bon chat, bon rat - en tia okazo poloj diradas: "Tranĉilo trafis ŝtonon".

StefKo (顯示個人資料) 2021年12月3日上午9:05:08

"Tiom kiom kato satploris" - Tiom, kiom nenio

nornen (顯示個人資料) 2021年12月3日下午1:42:58

En la hispana:

Dar gato por liebre = oni katon anstataux leporo
Gato/a = kata
Gatear = katumi

En la germana:
Nachts sind alle Katzen grau = Nokte cxiuj katoj estas grizaj

StefKo (顯示個人資料) 2021年12月3日下午3:51:20

nornen:En la hispana:

Dar gato por liebre = oni katon anstataux leporo
Gato/a = kata
Gatear = katumi

En la germana:
Nachts sind alle Katzen grau = Nokte cxiuj katoj estas grizaj
Pole: "Nokte ĉiuj katoj estas nigraj"
En Pollando nigra kato estadas en superstiĉoj. Kiam ĝi trapasas al iu la vojon, tio antaŭdiras misfortunon.

回到上端