目次へ

Evoluo de Esperanto

StefKo,2021年12月8日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

StefKo (プロフィールを表示) 2021年12月8日 9:04:52

Ĉu vi konas ĉi tiun tekston?
Kvankam Esperanto montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvoprojekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
  • prefero de mallongaj vortoformoj ekzemple spontana anstataŭ spontanea
  • arĥaikiĝo de vortoj (ekzemple: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekzemple: kanono)
  • nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
  • evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj ekzemple: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
  • arĥaikiĝo de multaj vortoj kun ĥ: ekz-e -- → -rk- (inkluzive arĥaikaarkaika), ĥorokoruso, k.a.
    uzo -io kiel sufikso en landonomoj, anstataŭ la fundamenta -ujo
  • pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
  • evito de kompleksaj verboformoj
  • uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekzemple: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
  • ankaŭ, uzo de prepozicioj kiel nomoj, adjektivoj kaj verboj: Per·antoj estas multaj en Esperantujo, ĉu por kotizoj, ĉu por abonoj, k.c.
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
El: https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto
al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo...
Kial oni skribis tiel? Listo aldoniĝis mem? Do listo estas subjekto, aganto? Kial ne: Oni aldonis tutan liston...? Se iu preferis sufikson -iĝi, li devus uzi la vorton pligrandiĝiplivastiĝi, ĉu ne? Eble mia konsterniĝo efikas el mia pola lingvo?

Metsis (プロフィールを表示) 2021年12月8日 22:54:27

Ĉu vi memoras, ke mi antaŭe skribis pri la oni- kaj esti-pasivo? Vi mem argumentis, ke oni ankaŭ akceptu la ati-pasivon. Kelkaj propagandas proponon pri plia pasiva formo, kiun oni povas nomi la iĝi-pasivo. Miakomprene la logiko malantaŭ ĝi estas jena.

La sufikso "-iĝi" montras, ke "iu/io fariĝas ia", sekve oni kutime uzas la sufikson kun radikoj, kiuj estas adjektivoj aŭ kiujn oni povas rigardi kiel adjektivojn. Ekzemple beliĝi = fariĝi bela (rekta adjektivo); sidiĝi = fariĝi en sidantan pozon.

Se la radiko estas transitive verba, la iĝi-verbo temas pri ago, kiu okazas per si mem. Ekzistas multaj tiaj verboj:
 
  • En la ĉambro troviĝis spegulo tiel granda kiel pordo.
  • La nomoj de la leporo kaj de la limako ambaŭ komenciĝas per "L".
  • Amasoj da pasantoj moviĝis sur la trotuaroj.
Ĉar oni ne interesiĝas pri kaŭzanto de la ago (kiu trovis; kiu faris tiel al la nomoj; kiu movis tiujn pasantoj), oni povas rigardi, ke tiuj formoj havas karakteron de pasivo.

Jen la baza verbo "doni" estas transitiva, "iu donas ion al iu". Ankaŭ la prefiksa verbo "aldoni" estas transitiva. Laŭ la supra logiko "aldoniĝi" simple signifas "iĝi aldonita". Ekzemplo el PIV: tagoj aldoniĝis al tagoj, k nenio ŝanĝiĝis. Sed vi trovis ekzemplon, kiu ne sekvas tiun modelon. Baze de tiu karaktero de pasivo kelkaj rigardas, ke oni povas uzi la sufikson "-iĝi" por montri pasivon ĉe ĉiuj transitivaj verboj. Ekzemple mi trovis esprimon "La libro legiĝas" = "La libron oni legas". Ŝajnas al mi, ke oni fakte uzis la verbon "aldoniĝi" jen tiel. "Al bleki aldoniĝis tuta listo de…" = "Al bleki oni aldonis tutan liston de…"

StefKo (プロフィールを表示) 2021年12月9日 8:16:08

Metsis, dankon por via, kiel ĉiam, precizaj klarigoj! Mi komprenas tion kaj mi konsentas.

Mi ekkomprenis ke mia konsterniĝo efikis el mia pola lingvo. Polo ne dirus "Listo aldoniĝis" (pole: lista dodaje się), escepte se en programado, kie ni diras ke io faras sin mem, kaj ne komputilo. Kiel do? Tiel:

"Liston oni aldonis" (pole: listę się dodaje) sed kun aliaj substantivoj (kaj verboj!), ekz. "kunlaboro" tio eblas! Tiel: "Kunlaboron oni disvolvas" (pole: współpracę się rozwija) aŭ "Kunlaboro disvolviĝas" (pole: współpraca się rozwija), kaj ankaŭ:

"Listo disvolviĝas" aŭ "Liston oni disvolvas".

a - ę: nominativo - akuzativo
się - esperanta -iĝsin

En la pola estas multaj reguloj sed ankaŭ multaj esceptoj kaj neregulecoj, do kontraŭe kiel en Esperanto.

En tiu ĉi momento alvenis ĉe mi la universala elpenso: Iame troa simpligo malsimpligas nian vivon!

nornen (プロフィールを表示) 2021年12月9日 22:34:00

Kara Metsis,

kial vi daŭre nomas aktivajn frazojn, kies subjekto estas "oni", pasivaj?

Aktiva: Mi amas ŝin. -> Pasivo: Ŝi estas amata (de mi).
Aktiva: Ĉiuj amas ŝin. -> Pasivo: Ŝi estas amata (de ĉiuj). (fundamenta)
Aktiva: Oni amas ŝin. -> Pasivo: Ŝi estas amata (de oni).
Aktiva: (Kiam oni parolas mallaŭte,) neniu komprenas onin. -> Pasivo: (Kiam oni parolas mallaŭte,) oni estas komprenata de neniu.

Sendube, oni povas formi senpersonajn esprimojn per "oni", sed ne pasivojn.

Kiel vi difinas "pasivo"?

amigueo (プロフィールを表示) 2021年12月10日 10:51:20

Pri igxi.
Problemo? estas ke transitivverbaj radikoj estas samtempe finstat-adjektivaj (se igx cxiam rilatas al statsxangxo)
Trovi floron, floro trovigxas.
Do, floro estas trova aux trovo.

Tiu ekzemple, trovigxi funkcias kiel varianto de esti/situi.
it looks sad.= gxi vidigxas trista.
do, finstate:
gxi "vidajxas" trista aux estas tristvida.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年12月10日 23:10:04

(Kiam oni parolas mallaŭte,) neniu komprenas onin.
Ĉu tio validas, eĉ senparenteze?
Kiam oni parolas mallaŭte, neniu komprenas onin.
Ĉu oni povas esti definita?

Kiam oni parolas mallaŭte, neniu komprenas tiun personon

Kiam oni parolas mallaŭte, neniu komprenas la parolanton

Ĉu "lin" (aŭ "*rin", kiu utilus tiukaze) ne estus pli taŭga?

amigueo (プロフィールを表示) 2021年12月11日 9:05:26

Altebrilas:Kiam oni parolas mallaŭte, neniu komprenas onin.
《Ĉu oni povas esti definita?
Kiam oni parolas mallaŭte, neniu komprenas tiun personon
Kiam oni parolas mallaŭte, neniu komprenas la parolanton
Ĉu "lin" (aŭ "*rin", kiu utilus tiukaze) ne estus pli taŭga?》

Laux mi,
ONI estas senmemora indikilo,
tial:
"Kiam oni parolas mallaŭte, neniu komprenas onin."
devus esti:
"Kiam oni parolas mallaŭte, neniu komprenas lon".
LO estas gxenerala pronomo, kiu ne konkretigas genron nek numeron.

Alia metodo estas
paroj -i/-eux por pronomoj:

sxi/sxeux
oni/oneux ktp.
utilo?
"sxi kaj sxeuxa amiko";
"kiam oni murmuras, eksterlandano ne komprenas oneuxn".

StefKo (プロフィールを表示) 2021年12月11日 11:03:26

Kiam la parolanton estas nedefinita, tiam "neniu komprenas la parolon" aŭ "tion pri kio oni parolas".

先頭にもどる