Aller au contenu

Kiaj estas vortoj de ebria homo?

de StefKo, 19 décembre 2021

Messages : 3

Langue: Esperanto

StefKo (Voir le profil) 19 décembre 2021 11:49:07

Kiaj estas vortoj de ebria homo?

Mi havas daŭre problemon traduki unu polan vorton, te. kiun esperantan vorton uzi. Jen ia okazo:

Unu viro, atestanto, rakontas pri ia okazo. Sed tiam li estis ebria. Pro tio liaj vortoj antaŭ la tribunalo ne estas fidindaj/fideblaj/kredeblaj/kredindaj.

En la pola por tio mi havas la vorton wiarygodne. Laŭvorte tio signifas “kredindaj”.

Kiun vorton vi uzus prefere en tiu ĉi ekzemplo? Kial ne la restintajn?

Metsis (Voir le profil) 20 décembre 2021 13:48:41

"Kredindaj" sonas bone al mi.

Altebrilas (Voir le profil) 20 décembre 2021 21:46:25

Mi samopinias.
ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif (nur por plilongigi)

Retour au début