До змісту

Ĉu estas "Volvis ĉirkaŭ tigon" korekte?

від Tsahraf, 3 січня 2022 р.

Повідомлення: 10

Мова: Esperanto

Tsahraf (Переглянути профіль) 3 січня 2022 р. 08:14:51

Saluton!

Ĉar oni dirus "saltis sur tablon", ĉu ĉi tiu aplikus al "volvi"?

StefKo (Переглянути профіль) 3 січня 2022 р. 16:04:31

El PIV:
volvi
1 Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia: volvi ŝnuron ĉirkaŭ bastono B, tukon ĉirkaŭ la brusto B, bandaĝon ĉirkaŭ vundita brako; volvu ilin (la ordonojn de viaj gepatroj) sur vian kolon
2 Rondforme turni platan objekton ĉirkaŭ ĝi mem: volvi paperfolion en cilindron;

Tsahraf (Переглянути профіль) 3 січня 2022 р. 18:24:14

Ĉu "La serpento volvis ĉirkaŭ la tigon." estus korekte?

ЮриС (Переглянути профіль) 3 січня 2022 р. 18:50:17

Li komencis volvi ĝin ĉirkaŭ la fingro.
La serpento volviĝis ĉirkaŭ la tigo.

StefKo (Переглянути профіль) 3 січня 2022 р. 19:17:47

Kiel ЮриС skribis.

El PMEG:
Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon “n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu
loko); tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj “ĝardenon”, “tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne
ĉar la prepozicioj “en” kaj “sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la
ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la
loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon “n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. – Morgaŭ mi
veturos Parizon (aŭ en Parizon).

ЮриС (Переглянути профіль) 3 січня 2022 р. 20:25:56

StefKo:
Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon).
Kiel mi komprenas
Iras en arbaro = iras inter arboj
Iras en arbaron = iras al arbaro

Kion signifas "veturos Parizon"?
Eble, veturos Parizen, ĉu ne?

PS. Mi trovis vian ekzemplon en "Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto", Zamenhof, 1905

Tsahraf (Переглянути профіль) 4 січня 2022 р. 07:07:02

Simile al la ekzemplo de la birdo, ĉu oni uzus "n" por esprimi ke la tigo ne estis la loko de ĝia volvado, sed la celo de ĝia volvado? Ke la serpento sin ne trovis antaŭe ĉirkaŭ la tigo, sed ke ĝi de alia loko volvis sin al tiu pozicio tie?

Metsis (Переглянути профіль) 4 січня 2022 р. 07:46:06

Jes, vi povas diri:
 
  • La serpento volvis sin ĉirkaŭ la tigon.
  • La serpento volviĝis ĉirkaŭ la tigon.
Vi bezonas objekton al la verbo "volvi", tiu kiu volvis. Do aŭ "volvis sin" aŭ "volviĝis", vd. PIV.

La vorto "ĉirkaŭ" havas plurajn sencojn. Unu el tiuj estas "en la spaco ronde kuŝanta ĉiuflanke de io" laŭ PIV kun la Zamenhofa ekzemplo (mia emfazo):
 
  • Ŝi ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino.

Metsis (Переглянути профіль) 4 січня 2022 р. 08:12:48

ЮриС:
Kion signifas "veturos Parizon"?
Eble, veturos Parizen, ĉu ne?
Unu el la uzoj de la akuzativo aŭ la rolfinaĵo N, kiel PMEG preferas nomi ĝin, estas montro de direkto. Dum la fruaj jaroj oni uzis tion kun propraj nomoj kaj diris "…veturos Parizon", sed nuntempe oni montras la direkton per la prepozicio "al" kaj diras "…veturos al Parizo".

La signifo ambaŭokaze estas la sama. Ĉar la estonteco ne estas certa, la os-finaĵo de la verbo "veturos" montras, ke oni intencas atingi la lokon. Oni povas rigardi tion kiel promeson de sukcesa veturo ĝis Parizo.

Oni povas ankaŭ uzi adverbon aŭ E-vorton, kiel PMEG preferas nomi ĝin, por montri direkton kun la rolfinaĵo N. Ĉi-okaze temas nur pri direkto, ne pri atingo de la cela loko. Do "… veturos Parizen" signifas, ke oni veturos al la direkto de PariZo, sed ne necese atingos, alvenos ĝin. Notu, "hejmen" estas establiĝinta esprimo kun signifo "ĝis hejmo".

Sume ĉiuj tiuj estas ĝustaj:
 
  • Ili veturos Parizon. : ili intencas veturi ĝis Parizo; malmoderna esprimo
  • Ili veturos al Parizo. : ili intencas veturi ĝis Parizo; nuntempa esprimo
  • Ili veturos Parizen. : ili intencas veturi al la direkto de Parizo

StefKo (Переглянути профіль) 4 січня 2022 р. 08:32:00

Du frazoj (de Zamenhof) el vortaro.net :

Li kaptis la knabon ĉirkaŭ la korpo
Jakob metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn

Ili montras la nuancon de la uzado N post "ĉirkaŭ". Interesantaj!
Dankon, Metsis!

Назад до початку