לתוכן העניינים

familio. boatro kaj koboatro.

של amigueo, 9 בינואר 2022

הודעות: 22

שפה: Esperanto

amigueo (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2022, 10:02:23

aldonajxo.
kuzo = kunnepo = samavulo

Altebrilas (הצגת פרופיל) 16 בינואר 2022, 11:25:35

Eble samnepulo solvas vian problemon... ĉar ili avas la saman nepon.

amigueo (הצגת פרופיל) 16 בינואר 2022, 21:20:26

dankon Altebrilas.
samnepulo = kunavo

amigueo (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2022, 08:47:44

StefKo:Por vi la patro de via edzino estas bopatro, same kiel via patro estas bopatro por via edzino. Se ili ambaŭ estas bopatroj, do la rilato estas bopatreco (bokuzeco). Ili estas por si bokuzoj, diminutive bokuĉjoj. Prefikso bo montras la peredziĝan parencecon.
Kunloĝantoj.
1. mi ne konsentas ke rilato inter bopatro kaj bopatro (de sama geo) estas "boatreco".
Cxu "boedzeco" aux "bokunatreco" aux...?

2. Bokuzo vs sangkuzo?

StefKo (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2022, 09:40:41

amigueo:
StefKo:Por vi la patro de via edzino estas bopatro, same kiel via patro estas bopatropor via edzino. Se ili ambaŭ estas bopatroj, do la rilato estas bopatreco (bokuzeco). Ili estas por si bokuzoj, diminutive bokuĉjoj. Prefikso bo montras la peredziĝan parencecon.
Kunloĝantoj.
1. mi ne konsentas ke rilato inter bopatro kaj bopatro (de sama geo) estas "boatreco".
Cxu "boedzeco" aux "bokunatreco" aux...?

2. Bokuzo vs sangkuzo?
"mi ne konsentas ke rilato inter bopatro kaj bopatro (de sama geo) estas boatreco"

Kial ne? Kiel nomi la rilato inter du fratoj, inter geedzoj? Ĉu ne frateco kaj geedzeco?
PIV precize difinas la nocion "kuzo".

amigueo (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2022, 08:47:57

@StefKo, dankegon

Mi komprenas BOKUZO kiel "la kuzo de mia edzo"
laŭ PIV: kuz/o. Filo de patra aŭ patrina onklo aŭ onklino: ŝi edziniĝis kun sia kuzo Z; kuzino! kuzineto! kuzinjo! Amen! – ekkriis la juna homo Z.

por "la rilato inter boatro de edziĉo kaj boatro de edzino" mi proponas BOEDZECO, ili estas BOEDZOJ. aux pli simple, BOKUNATROJ aux KUNBOATROJ.

StefKo (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2022, 09:43:28

La vorto "kuzo" en E. estas precize difinita. Alie estas en la pola. En nia lingvo oni trovas ankaŭ (krom la precizan) tre larĝan sencon de la vorto (kuzyn): "pli proksima kaj pli malproksima parencaro" (la traduko laŭvorta). De tiu kompreno de la vorto mi devenigis la vorton "bokuzo".

amigueo (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2022, 22:11:35

pri la ideo de larĝa kaj mallarĝa signifo de familirilato.

onklo, ekz, mallarĝe estas sangonklo, kaj larĝe estas ankaŭ boonklo, sed tie bo- estas ambigua,
ĉar povus signifi edzo de sangonklo aŭ onklo de bokuzo. Kaj bokuzo eblus "edzo de kuzo" aux "kuzo de edzo". Nubo granda kaj ambigua.

ĉu estas kriterio por eviti tiajn konfuzojn?

amigueo (הצגת פרופיל) 6 בפברואר 2022, 13:58:50

mi eksciis ke en la franca beau-père havas du signifojn: bopatro kaj stifpatro.
cxu la konteksto suficxas por sxpari afikson?

kazoj esplorindaj:

bostifatro estas edzo de atro de edzo aux edzatredzo.
bostiffilo sam edzfiledzo.

filedzfilo sam cxu stifnevo? cxu bonevo? (cxu la edzeco kiu kauxzas afikson stif aux bo estas en unua, dua aux tria generacio?)

nornen (הצגת פרופיל) 7 בפברואר 2022, 18:30:37

En la hispana, la patro de mia edzino estas mia "suegro" kaj mia patro estas la "suegro" de mia edzino. Tiuj du personoj inter si estas "consuegros". Same pri niaj patrinoj; ili estas "consuegras".

La frato de mia edzino estas mia "cuñado" kaj mia frato estas la "cuñado" de mia edzino. Tiuj du personoj inter si estas "concuños". Same pri niaj fratinoj (se mia edzino havus fratinon); ili estus "concuñas".

Se nia filo estus baptita kaj havus baptopatron, tiu persono kaj mi estus "compadres". Se li havus baptopatrinon, mia edzino kaj ŝi estus "comadres".

Mia edzino kaj mi estas "cónyuges", ĉar ni portas la saman "yugo" (jugon).

Manligiloj (handcuffs) nomiĝas hispane "edzinoj".

Ĝenerale, la familianoj de mia edzino, estas miaj politikaj familianoj, kaj inverse. Ekz, la onklo (tío) de mia edzino estas mia politika onklo (tío político). Ŝia tuta familio estas mia "familia política". Ĉar oni ne edziĝas kun unu virino, sed kun ĉiu ŝia sango.

La prefikso duon- ĉe familivortoj, ankaŭ en la hispana estas "medio/a". Medio hermano, media hermana.
La prefikso vic- ĉe familivortoj, en la hispana estas la sufikso -astro/a. Padrastro, madrastra, hijastro/a, hermanastro/a, abuelastro/a.

לראש הדף