Al la enhavo

Pri BRO

de StefKo, 2022-januaro-12

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-januaro-12 11:01:49

Kial „Baza Radikaro Oficiala” (https://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2...) enhavas ne radikojn sed radikojn kun finaĵojn? Ja la radikoj ne estas la plenaj vortoj, ekz.: afero, amiko, ktp. sed afer’, amik’, ktp. Mi komprenas ke tio estas pli komprenebla por legantoj, sed kie logiko? Kion diros iu komencanto kiu legos tiun BRO? Ĉu ne devu esti, ekz. Substantivaj radikoj: afer’, amik’, ktp.

Eble mi ne komprenas ion?

amigueo (Montri la profilon) 2022-januaro-13 11:31:12

vi pravas.
Kompromisa solvo por vortaroj kaj substantivaj radikoj:
telefon°
telefonO
telefon.o ktp

Metsis (Montri la profilon) 2022-januaro-13 12:01:06

Mi ne certas, sed mi rezonas laŭ la sekva maniero.

En PIV oni havas la sekvan notacion

      ★afer/o

kie la stelo montras, ke temas pri Fundamenta vorto, kaj la litero post la suprenstreko (/) montras la pleonasman vortklason, t.e. la vortklason oni asocias la radikon. Jen tiu litero estas o, kio signifas, ke oni asocias la radikon "afer/" kun substantivo. Ŝajnas al mi, ke en BRO oni elektis alian manieron, sen suprenstreko.

amigueo (Montri la profilon) 2022-januaro-13 21:34:58

kaj la itemoj de PIV kiuj meritaq du stelojn?

Reen al la supro