Więcej

Pri BRO

od StefKo, 12 stycznia 2022

Wpisy: 4

Język: Esperanto

StefKo (Pokaż profil) 12 stycznia 2022, 11:01:49

Kial „Baza Radikaro Oficiala” (https://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2...) enhavas ne radikojn sed radikojn kun finaĵojn? Ja la radikoj ne estas la plenaj vortoj, ekz.: afero, amiko, ktp. sed afer’, amik’, ktp. Mi komprenas ke tio estas pli komprenebla por legantoj, sed kie logiko? Kion diros iu komencanto kiu legos tiun BRO? Ĉu ne devu esti, ekz. Substantivaj radikoj: afer’, amik’, ktp.

Eble mi ne komprenas ion?

amigueo (Pokaż profil) 13 stycznia 2022, 11:31:12

vi pravas.
Kompromisa solvo por vortaroj kaj substantivaj radikoj:
telefon°
telefonO
telefon.o ktp

Metsis (Pokaż profil) 13 stycznia 2022, 12:01:06

Mi ne certas, sed mi rezonas laŭ la sekva maniero.

En PIV oni havas la sekvan notacion

      ★afer/o

kie la stelo montras, ke temas pri Fundamenta vorto, kaj la litero post la suprenstreko (/) montras la pleonasman vortklason, t.e. la vortklason oni asocias la radikon. Jen tiu litero estas o, kio signifas, ke oni asocias la radikon "afer/" kun substantivo. Ŝajnas al mi, ke en BRO oni elektis alian manieron, sen suprenstreko.

amigueo (Pokaż profil) 13 stycznia 2022, 21:34:58

kaj la itemoj de PIV kiuj meritaq du stelojn?

Wróć do góry