У садржају

ne-videbla vs nevid-ebla. afiksprioritatoj ambiguas.

од amigueo, 05. фебруар 2022.

Поруке: 5

Језик: Esperanto

amigueo (Погледати профил) 05. фебруар 2022. 23.38.46

ne-videbla vs nevid-ebla.
afiksprioritatoj ambiguas.

kiel faras aliaj lingvoj?

StefKo (Погледати профил) 06. фебруар 2022. 10.59.28

Ĉu ekzistas la vorto nevida? Vida signifas rilata al la vidado (PIV) do nevida signifas ekstervida, alia ol vida, ekz. ekstervida percepto de blindulo. Kion signifus la vorto nevid-ebla? Certe ĝi havas ian sencon sed rare uzebla. Mi pensas ke pro tio ni komprenas la vorton nevidebla kiel ne-videbla.

Dio ne estas videbla sed estas nevid-ebla konstati Lian ekzistadon - bona ekzemplo?

Tiel sufloras al mi mia logiko sed, povas esti, ekzistas iaj gramatikaj reguloj (rigardu PMEG-on).
En la pola, depende de senco, oni skribas ne (pole: nie) kune kun adjektivo aŭ aparte, do (lŭvorta traduko el la pola):

ne videbla signifus alia ol videbla (logika kontraŭo)
nevidebla - ne estas videbla

amigueo (Погледати профил) 06. фебруар 2022. 12.01.58

dankon StefKo pro viaj komentoj, speciale pri la pola.

vid estas nur ekzemplo, mi rimarkas gxeneralan afiksprioritatecan mankon. Nur streketo povus diakriti. incroyable (in-croyable? incroy-able?).
mi jam montris neebla (ebli) vs neebla (nei) kaj aventuris aux fantaziis nehxebla (ebli? nei?) kiel diakritan rimedon.
aldone, mi konektis tion al tia (tiu) vs tihxa (tia). do duhxa (dukvalita).
pri la idiomaj kunmetoj de prepozicioj, mi proponis diakriton hx aux jx. eljxdoni (idioma) vs eldoni (regula).
tiuj temoj eblas unu temo, solvebla per simpla rimedo kaj aldona klarecon al Eo.

sudanglo (Погледати профил) 11. фебруар 2022. 13.07.33

Blinduloj estas nevidipovaj - feliĉe illi restas ankoraŭ videblaj.

Se ili estus nevideblaj, rezultus multaj surstrataj kolizioj

amigueo (Погледати профил) 11. фебруар 2022. 14.13.23

sudanglo:Blinduloj estas nevidipovaj - feliĉe illi restas ankoraŭ videblaj.
Se ili estus nevideblaj, rezultus multaj surstrataj kolizioj
dankon Sudanglo
utilaj ekzemploj?
"kato ne-videbla nokte kaj nevid-ebla tage (ve, mortigita hieraux de rulanta auxto)"

Вратите се горе