Poruke: 21
Jezik: Esperanto
StefKo (Prikaz profila) 9. veljače 2022. 21:36:01
Ĉi subajn kaj sekvontajn nomojn de la vortospecoj (kategorioj de la parolpartoj) ni devu koni eĉ ni estas komencantoj. Ili estas priskribitaj en la PMEG sed la verko estas tre vasta, detala kaj uzas specifajn por si mem terminojn. Mi prezentas ilin al vi analize (uzante tradiciajn nomojn) do al personoj kiuj preferas tian pensmanieron.
Ĉar mi ne estas lingvisto, mi petas fakulojn pri rimarkoj.
Unua (A, B) kaj dua (I, II, …) ŝtupoj de la divido
A. FINAĴVORTOJ/RADIKVORTOJ (FLEKSIEBLAJ):
.….. I. Substantivoj/o-vortoj (kaj substantivaj morfemoj, ekz. aro)
.….. II. Adjektivoj/a-vortoj (kaj adjektivaj morfemoj, ekz. plia)
.….. III. Adverboj/e-vortoj (kaj adverbaj morfemoj, ekz, kune)
.….. IV. Verboj
.….. V. Pronomoj (plejparto)
.….. VI. Numeraloj/nombrovortoj/nombronomoj (parto nomita nombraj radikvortoj)
B. VORTETOJ/SENFINAĴAJ VORTOJ (NEFLEKSIEBLAJ):
.….. I. Adverboj (parto nomita e-vortecaj vortetoj)
.….. II. Pronomoj (parto nomita o-vortecaj kaj a-vortecaj vortetoj)
.….. III. Prepozicioj/rolvortetoj
.….. IV. Konjunkcioj/kunligaj vortetoj
.….. V. Numeraloj/nombronomoj (la resta parto nomita nombraj vortetoj)
...... VI. Interjekcioj/ekkriaj vortetoj
...... VII. Partikuloj kaj artikolo LA
amigueo (Prikaz profila) 10. veljače 2022. 22:56:19
nudivaj vs nenudivaj radikoj
StefKo (Prikaz profila) 11. veljače 2022. 10:07:42
amigueo:Mi trovis intuician nomon por sama afero:Kiel vi komprenas "nudivan radikon"?
nudivaj vs nenudivaj radikoj
amigueo (Prikaz profila) 11. veljače 2022. 14:06:11
StefKo:nudiva radiko: tiu kiu ne bezonas finajxon por agi, sed cxiam povas ricevi finajxon.amigueo:Mi trovis intuician nomon por sama afero:Kiel vi komprenas "nudivan radikon"?
nudivaj vs nenudivaj radikoj
amigueo (Prikaz profila) 12. veljače 2022. 18:50:25
naturismaj parolantoj revas tute nudivan lingvon.
pruda radikmalsxparo indignas ilin.
nornen (Prikaz profila) 18. veljače 2022. 17:03:52
La vorto "bona" sendube estas adjektivo.
La vorto "nun" sendube estas adverbo.
Sed kio pri "bone"? Ĉu ĝi estas fleksiaĵo de "bona", ĉu derivaĵo?
Kio pri "hejme"?
1) "Hejme" estas derivaĵo el "hejmo"?
2) "Hejme" estas derivaĵo el "hejma"?
3) "Hejme" estas fleksiaĵo el "hejma"?
Kio pri "hejmen"?
A) "Hejmen" estas derivaĵo el "hejmo"?
B) "Hejmen" estas derivaĵo el "hejma"?
C) "Hejmen" estas derivaĵo el "hejme"?
D) "Hejmen" estas fleksiaĵo el "hejma"?
E) "Hejmen" estas fleksiaĵo el "hejme"?
Miaopinie estas gravaj indikoj en Esperanto, ke vortoj kiel "bone", "rapide" kaj "ĝuste" ne estas adverboj, sed nemarkitaj adjektivoj, kiel ekz germana "gut", pola "dobre", rusa "хорошо". Neŭtrala adjektiva formo povanta roli kiel adverbialo.
StefKo (Prikaz profila) 18. veljače 2022. 19:41:36
El PIV:
fleksioDo hejme estas nek derivaĵo nek fleksiaĵo. Ĝi estas simple adverbo kreita de la radiko hejm'
Ĉiu el la modifoj, kiujn alprenas morfemoj en la deklinacio k konjugacio
Hejmen estas deklinacia formo de hejme!
El PMEG:
Ĉe lokaj E-vortoj povas aperi la finaĵo N por direkto (§12.2.5): urben = “alEl PIV pri -n:
la urbo(j)”, hejmen = “al la propra(j) hejmo(j)”.
(...)
Rim. 3 Pro historiaj kaŭzoj, Z. donis al tiu finaĵo la nomon «akuzativo», sed ĝia funkcio en E. estas multe pli vasta, ol tiu de la hindeŭropa akuz.Pli supre mi skribis ke mi uzos tradiciajn nomojn! Mi, alkutimiĝinta al tradiciaj nomoj, preferas ilin malgraŭ E. aldonas al ili iom pli da senco. Do por mi ĉiu o-/a-/e-vorto kun finaĵo -n estos ĉiam la vorto en akuzativo (kiel mi skribis supre)
Miaopinie estas gravaj indikoj en Esperanto, ke vortoj kiel "bone", "rapide" kaj "ĝuste" ne estas adverboj, sed nemarkitaj adjektivoj, kiel ekz germana "gut", pola "dobre", rusa "хорошо". Neŭtrala adjektiva formo povanta roli kiel adverbialo.Kial la vortoj bone, rapide, ĝuste ne estas adverboj? Kial vi nomas ilin "nemarkitaj adjektivoj" kaj kio ili estas?
Pola dobre signifas: bona aŭ bonaj. Povas esti vi pensis pri dobrze? Kio estas "adverbialo"?
Jes. En PMEG estas:
PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn (§44), kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio forestas. Anstataŭe PMEG parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto.(Rim. La substreko estas mia.)
Sed plue estas:
Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj.Kial mi devu forĵeti ion kio bone funkcias kaj al kio mi alkutimiĝis? Kion pensas aliaj legantoj de la fadeno?
amigueo (Prikaz profila) 18. veljače 2022. 20:28:42
La novaj utilas.
Mi konsentas kun StefKo pri fleksio kaj derivacio.
Lerno sen gramatiko ankaux utilas.
Cxu la nekoscia gramatiko estas pli kompleksa ol tiu konscia kaj publikigita?
Pri konveno de la nova gramatika terminaro,
mi ne scias.
StefKo (Prikaz profila) 2. ožujka 2022. 08:22:36
A. FINAĴVORTOJ/RADIKVORTOJ (FLEKSIEBLAJ):
I. Substantivoj/o-vortoj (kaj substantivaj morfemoj, ekz. aro)
- Substantivo (o-vorto) estas nomo de objekto, io vivanta, abstraktaĵo, afero, fenomeno, speco, ago, kvalito, propra nomo, k.t.p. Substantiva vorto ĉiam havas unu el la finaĵoj: -o, -oj, -on, -ojn. Do ĝi havas gramatikajn nombrojn kaj deklinacias laŭ la nominativo kaj akuzativo.
- Substantiva morfemo (diversaj) estas ia vorto aŭ parto de vorto el kiu ni faris substantivon per aldono la finaĵon -o. Tiel ĝi estiĝas memstara vorto, plenrajta substantivo (ĝi malestiĝas sufikso, prefikso, prepozicio, ktp.), ekz. emo, disigo, eno, kialo, unuo.
StefKo (Prikaz profila) 12. travnja 2022. 14:39:34
II. Adjektivoj/A-vortoj kaj adjektivaj morfemoj
- Adjektivo – A-vorto montras econ, kvaliton, apartenon, rilatjn k.s. Ili havas la finaĵon A. ekz.: longa, ruĝa, bona, inteligenta, homa. La signifo de A-vorto dependas kaj de la radiko, kaj de la kunteksto.
- Adjektiva morfemo (diversaj) – estas ia vorto aŭ parto de vorto el kiu ni faris adjektivon per aldono la finaĵon -a. Tiel ĝi estiĝas memstara vorto, plenrajta adjektivo (ĝi malestiĝas sufikso, prefikso, prepozicio, ktp.), ekz. ema, disa, ena, kontrauxa, tiea.