Al contingut

Kvizo: 1. cxu tie kie vi dormas? 2. kie vi dormas? 3. cxu kie vi dormas?

de amigueo, 14 de febrer de 2022

Missatges: 8

Llengua: Esperanto

amigueo (Mostra el perfil) 14 de febrer de 2022 16.50.52

(Ne por komencantoj)
Kvizo.
1. cxu tie kie vi dormas?
2. kie vi dormas?
3. cxu kie vi dormas?

Ili 3 havas cxiu malsaman sencon.
Cxu vi komprenas?
Manko de prosodisimboloj devigas al oni skribi "cxu tie", sed ĉe la parolata lingvo, tio ne necesas.

StefKo (Mostra el perfil) 14 de febrer de 2022 18.03.44

amigueo:(Ne por komencantoj)
Kvizo.
1. cxu tie kie vi dormas?
2. kie vi dormas?
3. cxu kie vi dormas?
(...)
1a frazo estas demando pri loko kie io okazis: Ĉu en tiu loko, kie vi dormas? Mi povas al ĝi respondi, ekz. Jes, tio okazis en la loko kie mi dormas.
2a frazo estas demando pri mia loko de la dormo. Mi povas repondi: Mi dormas en mia lito.
3a frazo ne estas kompleta por mi. Por kompreni ĝin unusence ĝi devus havi ian pluan elementon, ekz. Kie tio okazis? Ĉu kie vi dormas, ĉu kie vi manĝas? aŭ: Ĉu kie vi dormas estas varme?

Vidu PMEG:
Tie kie
Se rilata kie-frazo rilatas al sola tie, oni ofte forlasas tie.

amigueo (Mostra el perfil) 19 de febrer de 2022 9.07.17

@StefKo
Mi konsentas.
Pri 3a. "kie mi dormas" estas loko kaj substantivo.

amigueo (Mostra el perfil) 19 de febrer de 2022 15.22.25

Pli pretere!
4. cxu cxeux mi dormi? (kvizo dauxras)
["cxeux" volas esti prepozicio antauxanta tion kiu "havas lokon" kaj ne tion kiu "havas lokon kaj tempon*" (normala senco de "havi lokon")]

* manko de vorto "tempo-kaj-loko" kialas esprimon "havi lokon"

PS. cetere, prepozicio por kvanto mankas!

StefKo (Mostra el perfil) 20 de febrer de 2022 11.59.32

Amigueo, transportu la fadenon al la "lingvaj ludoj".

amigueo (Mostra el perfil) 20 de febrer de 2022 13.12.53

@StefKo
cxu ekzistas prepozicio por loko-kaj-tempo?
cxu ekzistas prepozicio por kvanto?

StefKo (Mostra el perfil) 21 de febrer de 2022 12.39.13

Mi venos JE la deka, ANTAŬ la tagmezo.

JE kun "la deka" estigas tempan rilaton (prepozician esprimaĵon), ANTAŬ kun "la tagmezo" - ankaŭ la tempan, sed ANTAŬ ni povas uzi ankaŭ por loka rilatato, ekz. ANTAŬ la domo staras granda arbo.

Por kvanto? Eble JE kaj DA?
El PIV:
je.
(...)
1 ĉe la suplemento de adj. signifanta abundon aŭ senigon, aŭ montranta malfacile difineblan rilaton al la suplemento: riĉa je brutoj
(...)
da.
Prep. uzata por rilatigi du vortojn aŭ sintagmojn, el kiuj la unua esprimas mezuron (kvanton, pezon, longon, volumenon k.a.) de la dua: glaso da akvo; dekduo da pomoj

Altebrilas (Mostra el perfil) 21 de febrer de 2022 23.07.45

3. cxu kie vi dormas?
Almozulo, vidinte sian kolegon respondante al kompatema sinjorino kiu alparolis lin, demandas:
- Kion ŝi demandis al vi? Ĉu kie vi dormas?
- Jes, ŝi volis scii ĉu mi havas solvon por tranokti.

"Kie vi dormas" estas informo.
"Tie, kie vi dormas" estas loko.

Tornar a dalt