닫힘
글 500개 까지.
글: 6311
언어: Esperanto
dobri (프로필 보기) 2010년 5월 10일 오후 7:42:47
"Latrono" estas literatura esprimo por kanajlo.
Fandi mi povas ĉion, ekzemple virinan koron.
Fondaĵo aŭ fundaĵo?
Dorinha (프로필 보기) 2010년 5월 10일 오후 8:49:59
edziĝis aŭ eksedziĝis?
dobri (프로필 보기) 2010년 5월 10일 오후 8:53:26
Dorinha:Gisi estas ankaŭ fandi, sed gison (fragilan feron).![]()
Pardonu! Kio estas gisi?
Edziĝo faris min pli trankvila. Eksedziĝi mi ne planas.
Edeno aŭ edemo?
Espi (프로필 보기) 2010년 5월 15일 오후 4:11:11
white knight:senvualigi aŭ senvalorigi ?Sin senvualigantaj virinoj certe estus tre bela aspekto ...

Ĉu scienco aŭ kredo?
dobri (프로필 보기) 2010년 5월 17일 오후 4:27:15
Pumo aŭ puno?
horsto (프로필 보기) 2010년 5월 17일 오후 10:24:29
dobri:Mi ne scias kiel kompari tiel malsamajn aferojn. Ĉu eble pumo taŭgas por punoj? Aŭ ĉu eble la pumo bezonas punon? Kiu interesiĝas?
Pumo aŭ puno?
Enuo aŭ morto?
Filu (프로필 보기) 2010년 5월 17일 오후 11:48:04
horsto:Enuo aŭ morto?Mi plej feliĉe mortus antaŭ ol pro longa mortiga enuado.
Ĉu la vivo ne feliĉas aŭ ne ne?

horsto (프로필 보기) 2010년 5월 18일 오후 4:04:35
Filu:Mi pli celis ĉi tiun fadenon ol la vivon, do "ne ne".
Ĉu la vivo ne feliĉas aŭ ne ne?
Rilate al piedpilko, ĉu vi preferas dribli aŭ transludi la pilkon.
Filu (프로필 보기) 2010년 5월 18일 오후 5:42:14
horsto:Rilate al piedpilko, ĉu vi preferas dribli aŭ transludi la pilkon.Depende de kiuj ludas kun mi, mi prefere faru unu aŭ la alian, sed ĉar skvaŝo kaj ne piedpilko estas mia sporto, kaj mi tial estas malbonega al piedpilko, plej ofte mi prefere transludu aliloken ol provi kaj fiaski al driblado.
De la vidpunkto de gnuo (taŭro, bubalo, moskobovo, zebuo, ...), la torso aŭ la ingveno de la tro proksimema homo?
horsto (프로필 보기) 2010년 5월 19일 오후 8:26:43
Filu:Mi ne pensas ke vi demandis kiun mi ŝatus manĝi, ĉar gnuoj ne manĝas viandon.
De la vidpunkto de gnuo (taŭro, bubalo, moskobovo, zebuo, ...), la torso aŭ la ingveno de la tro proksimema homo?
Do kiel gnuo mi ne estus tiel malica kiel la homo kaj mi ni celus tiun punkton kiu estas plej doloriga, sufiĉus por mi la torso (trunko).
Konsiderante ankaŭ la nuntempan ekonomian krizon, ĉu vi pensas ke kapitalismo entute povas longtempe funkcii sen krizoj kiel granda milito aŭ inflacio? (Mi ĉiam miris ke ni havas sistemon kiu bezonas eksponentialan kreskon)