前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2010年5月10日下午7:42:47

Ŝajnas al mi, ke en mia vortaro troviĝas multaj nekutimaj (arĥaikaj) vortoj.
"Latrono" estas literatura esprimo por kanajlo.
Fandi mi povas ĉion, ekzemple virinan koron.

Fondaĵo aŭ fundaĵo?

Dorinha (顯示個人資料) 2010年5月10日下午8:49:59

Pardonu! Kio estas Gisi?

edziĝis aŭ eksedziĝis?

dobri (顯示個人資料) 2010年5月10日下午8:53:26

Dorinha:demando.gif
Pardonu! Kio estas gisi?
Gisi estas ankaŭ fandi, sed gison (fragilan feron).
Edziĝo faris min pli trankvila. Eksedziĝi mi ne planas.

Edeno aŭ edemo?

Espi (顯示個人資料) 2010年5月15日下午4:11:11

white knight:senvualigi aŭ senvalorigi ?
Sin senvualigantaj virinoj certe estus tre bela aspekto ... okulumo.gif

Ĉu scienco aŭ kredo?

dobri (顯示個人資料) 2010年5月17日下午4:27:15

Kompreneble lumbaĵo. Mi preferas bonguste manĝi ol malsani.

Pumo aŭ puno?

horsto (顯示個人資料) 2010年5月17日下午10:24:29

dobri:
Pumo aŭ puno?
Mi ne scias kiel kompari tiel malsamajn aferojn. Ĉu eble pumo taŭgas por punoj? Aŭ ĉu eble la pumo bezonas punon? Kiu interesiĝas?

Enuo aŭ morto?

Filu (顯示個人資料) 2010年5月17日下午11:48:04

horsto:Enuo aŭ morto?
Mi plej feliĉe mortus antaŭ ol pro longa mortiga enuado.

Ĉu la vivo ne feliĉas aŭ ne ne? rideto.gif

horsto (顯示個人資料) 2010年5月18日下午4:04:35

Filu:
Ĉu la vivo ne feliĉas aŭ ne ne? rideto.gif
Mi pli celis ĉi tiun fadenon ol la vivon, do "ne ne".

Rilate al piedpilko, ĉu vi preferas dribli aŭ transludi la pilkon.

Filu (顯示個人資料) 2010年5月18日下午5:42:14

horsto:Rilate al piedpilko, ĉu vi preferas dribli aŭ transludi la pilkon.
Depende de kiuj ludas kun mi, mi prefere faru unu aŭ la alian, sed ĉar skvaŝo kaj ne piedpilko estas mia sporto, kaj mi tial estas malbonega al piedpilko, plej ofte mi prefere transludu aliloken ol provi kaj fiaski al driblado.

De la vidpunkto de gnuo (taŭro, bubalo, moskobovo, zebuo, ...), la torso aŭ la ingveno de la tro proksimema homo?

horsto (顯示個人資料) 2010年5月19日下午8:26:43

Filu:
De la vidpunkto de gnuo (taŭro, bubalo, moskobovo, zebuo, ...), la torso aŭ la ingveno de la tro proksimema homo?
Mi ne pensas ke vi demandis kiun mi ŝatus manĝi, ĉar gnuoj ne manĝas viandon.
Do kiel gnuo mi ne estus tiel malica kiel la homo kaj mi ni celus tiun punkton kiu estas plej doloriga, sufiĉus por mi la torso (trunko).

Konsiderante ankaŭ la nuntempan ekonomian krizon, ĉu vi pensas ke kapitalismo entute povas longtempe funkcii sen krizoj kiel granda milito aŭ inflacio? (Mi ĉiam miris ke ni havas sistemon kiu bezonas eksponentialan kreskon)

回到上端