去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6311

语言: Esperanto

Filu (显示个人资料) 2010年5月20日上午12:22:19

horsto:Konsiderante ankaŭ la nuntempan ekonomian krizon, ĉu vi pensas ke kapitalismo entute povas longtempe funkcii sen krizoj kiel granda milito aŭ inflacio? (Mi ĉiam miris ke ni havas sistemon kiu bezonas eksponentialan kreskon)
Mi kredas ke ne, sed tamen ankaŭ ne kredas ke iu ajn alia sistemo funkcius sen militoj, ĉar homoj militemis kaj plu militemas.

Pri infanludoj, ĉu malpacaj militludoj aŭ eksplodemaj eta-ĥemiisto-ludoj?

horsto (显示个人资料) 2010年5月20日下午8:01:10

Filu:
Pri infanludoj, ĉu malpacaj militludoj aŭ eksplodemaj eta-ĥemiisto-ludoj?
Kompreneble la eksplodemaj kemiludoj, la infanoj certe ĝojegos havi la eblon eksplodigi vian leterkeston.

Ĉu ne estas diferenco inter eble malpacemaj homoj kaj sistemo, kiu devigas militojn? (Mi ne povas kredi ke ne ekzistas pli bona sistemo).

Filu (显示个人资料) 2010年5月20日下午9:46:25

horsto:Ĉu ne estas diferenco inter eble malpacemaj homoj kaj sistemo, kiu devigas militojn? (Mi ne povas kredi ke ne ekzistas pli bona sistemo).
Bedaŭrinde milito estas baza datumo en ajna homsistemo, ĉu ekonomia, ĉu politika, ĉu literatura, ĉu scienca, aŭ io ajn alispeca (notindas ke eĉ stultigo de l' homaro pruvis sin malefika kontraŭ militoj). Eĉ en la finfino, la homa katastrofa ruiniĝo plej verŝajne okazos pro milito. Tamen ĝis tio estos ankaŭ amo, feliĉo, amuzado, plezuro, revado kaj agrabla tempo antaŭ melleviĝa suno aŭ sub plenluno kun amindaj homoj (almenaŭ por kelkaj feliĉuloj).

Nokte en marĉo, ĉu elektindas milionoj da kuloj en humida kaj stinka aero aŭ dekoj da hirudoj en suspekte malbonodora akvo?

horsto (显示个人资料) 2010年5月24日上午11:17:07

Filu:
Nokte en marĉo, ĉu elektindas milionoj da kuloj en humida kaj stinka aero aŭ dekoj da hirudoj en suspekte malbonodora akvo?
Mi neniam vadis tra marĉo, des malpli dumnokte. Mi verŝajne provus eviti la akvon kiel eble plej multe, tiamaniere mi do ŝajne preferus la milionojn da kuloj.

Ĉu vi kredas, ke post kelkaj jaroj la robotoj transprenos ĉiujn necesajn laborojn, aŭ ĉu vi pensas, ke iam okazos milito inter homoj kaj robotoj?

dobri (显示个人资料) 2010年5月24日下午8:09:03

Kredante, ke la robotoj faros ĉiun necesan laboron kaj mi povos nur ripozi mi esperas, ke neniam okazos milito inter homoj kaj robotoj.

Marmoto aŭ marmito?

horsto (显示个人资料) 2010年5月24日下午8:28:34

dobri:
Marmoto aŭ marmito?
Marmito estas bolpoto kaj marmoto estas besto. Mi elektas la marmoton, ĉar mi konas la filmon: Kaj ĉiutage salutas la marmoto.
Mi aldonos ceterajn vortojn al via demando, aŭ ĉu vi mem volis demandi tion poste? okulumo.gif

Marmoro aŭ marmozo?

dobri (显示个人资料) 2010年5月25日下午5:35:19

horsto:
Mi aldonos ceterajn vortojn al via demando, aŭ ĉu vi mem volis demandi tion poste? okulumo.gif

Marmoro aŭ marmozo?
Marmoro estas belega ŝtono, tial ĝi plaĉas al mi (eĉ artefarita). Marmozo ne troviĝis en mia unua vortaro, tamen en PIV mi trovis, ke fakte temas pri speco de didelfo. Verŝajne mi neniam vidis ĝin. Do vi faris bone!

Ribeli aŭ riceli?

Simcha (显示个人资料) 2010年5月27日上午8:50:09

white knight:Ne estante ricelisto, mi elektis "ribeli". Kelkfoje oni devus ribeli kontraŭ la stulteco sur la mondo.

travidebla aŭ diafana ?
Mi elektas diafana ĉar mi kredas en misteron ioman.

floraĵo aŭ osto ?

vincas (显示个人资料) 2010年5月27日下午5:19:18

Mia hundo tre ŝatas ostojn okulumo.gif

InCultoKristina

dobri (显示个人资料) 2010年5月28日下午2:17:36

vincas:
InCultoKristina
Kompreneble Kristina, ĉar ĝia kanto pli plaĉas al mi.

Voĉdoni aŭ voĉlegi?

回到上端