關閉的
Max. 500 messages.
訊息: 6311
語言: Esperanto
Filu (顯示個人資料) 2010年5月20日上午12:22:19
horsto:Konsiderante ankaŭ la nuntempan ekonomian krizon, ĉu vi pensas ke kapitalismo entute povas longtempe funkcii sen krizoj kiel granda milito aŭ inflacio? (Mi ĉiam miris ke ni havas sistemon kiu bezonas eksponentialan kreskon)Mi kredas ke ne, sed tamen ankaŭ ne kredas ke iu ajn alia sistemo funkcius sen militoj, ĉar homoj militemis kaj plu militemas.
Pri infanludoj, ĉu malpacaj militludoj aŭ eksplodemaj eta-ĥemiisto-ludoj?
horsto (顯示個人資料) 2010年5月20日下午8:01:10
Filu:Kompreneble la eksplodemaj kemiludoj, la infanoj certe ĝojegos havi la eblon eksplodigi vian leterkeston.
Pri infanludoj, ĉu malpacaj militludoj aŭ eksplodemaj eta-ĥemiisto-ludoj?
Ĉu ne estas diferenco inter eble malpacemaj homoj kaj sistemo, kiu devigas militojn? (Mi ne povas kredi ke ne ekzistas pli bona sistemo).
Filu (顯示個人資料) 2010年5月20日下午9:46:25
horsto:Ĉu ne estas diferenco inter eble malpacemaj homoj kaj sistemo, kiu devigas militojn? (Mi ne povas kredi ke ne ekzistas pli bona sistemo).Bedaŭrinde milito estas baza datumo en ajna homsistemo, ĉu ekonomia, ĉu politika, ĉu literatura, ĉu scienca, aŭ io ajn alispeca (notindas ke eĉ stultigo de l' homaro pruvis sin malefika kontraŭ militoj). Eĉ en la finfino, la homa katastrofa ruiniĝo plej verŝajne okazos pro milito. Tamen ĝis tio estos ankaŭ amo, feliĉo, amuzado, plezuro, revado kaj agrabla tempo antaŭ melleviĝa suno aŭ sub plenluno kun amindaj homoj (almenaŭ por kelkaj feliĉuloj).
Nokte en marĉo, ĉu elektindas milionoj da kuloj en humida kaj stinka aero aŭ dekoj da hirudoj en suspekte malbonodora akvo?
horsto (顯示個人資料) 2010年5月24日上午11:17:07
Filu:Mi neniam vadis tra marĉo, des malpli dumnokte. Mi verŝajne provus eviti la akvon kiel eble plej multe, tiamaniere mi do ŝajne preferus la milionojn da kuloj.
Nokte en marĉo, ĉu elektindas milionoj da kuloj en humida kaj stinka aero aŭ dekoj da hirudoj en suspekte malbonodora akvo?
Ĉu vi kredas, ke post kelkaj jaroj la robotoj transprenos ĉiujn necesajn laborojn, aŭ ĉu vi pensas, ke iam okazos milito inter homoj kaj robotoj?
dobri (顯示個人資料) 2010年5月24日下午8:09:03
Marmoto aŭ marmito?
horsto (顯示個人資料) 2010年5月24日下午8:28:34
dobri:Marmito estas bolpoto kaj marmoto estas besto. Mi elektas la marmoton, ĉar mi konas la filmon: Kaj ĉiutage salutas la marmoto.
Marmoto aŭ marmito?
Mi aldonos ceterajn vortojn al via demando, aŭ ĉu vi mem volis demandi tion poste?

Marmoro aŭ marmozo?
dobri (顯示個人資料) 2010年5月25日下午5:35:19
horsto:Marmoro estas belega ŝtono, tial ĝi plaĉas al mi (eĉ artefarita). Marmozo ne troviĝis en mia unua vortaro, tamen en PIV mi trovis, ke fakte temas pri speco de didelfo. Verŝajne mi neniam vidis ĝin. Do vi faris bone!
Mi aldonos ceterajn vortojn al via demando, aŭ ĉu vi mem volis demandi tion poste?![]()
Marmoro aŭ marmozo?
Ribeli aŭ riceli?
Simcha (顯示個人資料) 2010年5月27日上午8:50:09
white knight:Ne estante ricelisto, mi elektis "ribeli". Kelkfoje oni devus ribeli kontraŭ la stulteco sur la mondo.Mi elektas diafana ĉar mi kredas en misteron ioman.
travidebla aŭ diafana ?
floraĵo aŭ osto ?