Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-02 09:37:59

Mi tre amas piedpilkon, mi ĝin amegas.

maro aŭ lago

Espi (Montri la profilon) 2010-julio-02 10:21:49

vincas:maro aŭ lago
Maro konsistas el salakvo, kiu ne bongustas. Tiukaŭze mi elektas lagon.

Ĉu riverego aŭ rivereto?

niraka (Montri la profilon) 2010-julio-02 10:41:50

Mi preferas rivereto ĉar plaĉas al mi travati akvon.

fontoplumo aŭ globkrajono?

Espi (Montri la profilon) 2010-julio-02 11:17:09

niraka:fontoplumo aŭ globkrajono?
Ja globkrajono estas pli praktika, sed fontoplumo aspektas pli belstila. Do mi elektas la lastan.

Ĉu skribliteroj aŭ presliterskribo?

jeckle (Montri la profilon) 2010-julio-02 11:35:11

Espi:Ĉu skribliteroj aŭ presliterskribo?
presliterskribo, ĉar mi ne scias legi miajn skribliterojn mem.

petroselo aŭ ŝenoprazo?

dobri (Montri la profilon) 2010-julio-02 17:43:05

Por kuirado necesas kaj petroselo kaj ŝenoprazo. Al mi pli plaĉas petroselo.

Pipo aŭ piro?

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-02 17:52:55

dobri:Por kuirado necesas kaj petroselo kaj ŝenoprazo. Al mi pli plaĉas petroselo.

Pipo aŭ piro?
Kompreneble piro, ĉar piron oni povas manĝi. Kaj fumi estas tre tre malbona afero.

futbalo aŭ piedpilko

Espi (Montri la profilon) 2010-julio-02 22:37:02

vincas:futbalo aŭ piedpilko
Mi opinias, ke piedpilko estas pli bona E-a stilo.

Ĉu ferioj ĉe la maro aŭ en la montaro?

gabadubo (Montri la profilon) 2010-julio-02 23:21:56

Ambaŭ estas belaj, sed mi preferas la maron kaŭze de vojaĝebleco por mi rideto.gif.

Populara rokmuzikistaro aŭ klasika ensemblo?

dobri (Montri la profilon) 2010-julio-03 18:10:24

Mi preferas manĝi bongustan kompoton ol lavi kapoton.

Petrolo aŭ petrologo?

Reen al la supro