前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

vincas (顯示個人資料) 2010年7月2日上午9:37:59

Mi tre amas piedpilkon, mi ĝin amegas.

maro aŭ lago

Espi (顯示個人資料) 2010年7月2日上午10:21:49

vincas:maro aŭ lago
Maro konsistas el salakvo, kiu ne bongustas. Tiukaŭze mi elektas lagon.

Ĉu riverego aŭ rivereto?

niraka (顯示個人資料) 2010年7月2日上午10:41:50

Mi preferas rivereto ĉar plaĉas al mi travati akvon.

fontoplumo aŭ globkrajono?

Espi (顯示個人資料) 2010年7月2日上午11:17:09

niraka:fontoplumo aŭ globkrajono?
Ja globkrajono estas pli praktika, sed fontoplumo aspektas pli belstila. Do mi elektas la lastan.

Ĉu skribliteroj aŭ presliterskribo?

jeckle (顯示個人資料) 2010年7月2日上午11:35:11

Espi:Ĉu skribliteroj aŭ presliterskribo?
presliterskribo, ĉar mi ne scias legi miajn skribliterojn mem.

petroselo aŭ ŝenoprazo?

dobri (顯示個人資料) 2010年7月2日下午5:43:05

Por kuirado necesas kaj petroselo kaj ŝenoprazo. Al mi pli plaĉas petroselo.

Pipo aŭ piro?

vincas (顯示個人資料) 2010年7月2日下午5:52:55

dobri:Por kuirado necesas kaj petroselo kaj ŝenoprazo. Al mi pli plaĉas petroselo.

Pipo aŭ piro?
Kompreneble piro, ĉar piron oni povas manĝi. Kaj fumi estas tre tre malbona afero.

futbalo aŭ piedpilko

Espi (顯示個人資料) 2010年7月2日下午10:37:02

vincas:futbalo aŭ piedpilko
Mi opinias, ke piedpilko estas pli bona E-a stilo.

Ĉu ferioj ĉe la maro aŭ en la montaro?

gabadubo (顯示個人資料) 2010年7月2日下午11:21:56

Ambaŭ estas belaj, sed mi preferas la maron kaŭze de vojaĝebleco por mi rideto.gif.

Populara rokmuzikistaro aŭ klasika ensemblo?

dobri (顯示個人資料) 2010年7月3日下午6:10:24

Mi preferas manĝi bongustan kompoton ol lavi kapoton.

Petrolo aŭ petrologo?

回到上端