Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 23. feb. 2011 17.45.49

Knabineto estas pli mallonga vorto. Tamen mi preferus plenkreskan knabinon.

Plejdo aŭ plendo?

jchthys (Vise profilen) 23. feb. 2011 20.10.15

dobri:Knabineto estas pli mallonga vorto. Tamen mi preferus plenkreskan knabinon.

Plejdo aŭ plendo?
Plendo -- kio estas Plejdo? Ĉu Play-doh?

Ankaŭ, kio estas plenkreska knabino? Ĉu virino, aŭ malpli juna (sed ankoraŭ infana) ulineto?

Finfine, fojfoje aŭ kelkfoje?

--Demandemulo

dobri (Vise profilen) 23. feb. 2011 20.37.22

Prefere kelkfoje.
Plejdo laŭ PIV estas vojaĝkovrilo el kvadratita lanŝtofo (angle "plaid").
Plenkreska knabino estas kompreneble virino. Por mi estas ĉiuj infanoj junaj.

Influi aŭ instrui?

Koracio (Vise profilen) 26. mar. 2011 18.59.11

Mi ne estas instruisto; mi elektas influi.

Muta aŭ surda?

Rogir (Vise profilen) 27. mar. 2011 00.45.08

Muta, ĉar surdulo ne povas aŭskulti muzikon.

â aŭ ǎ?

goli (Vise profilen) 29. mar. 2011 16.17.21

Mi elektos â, ĉar mi povas intuicii sonon de litero â - mallonga "a", sed sonon de litero ǎ mi ne povas intuicii.

Franca aŭ angla?

tete2112 (Vise profilen) 29. mar. 2011 17.08.52

Franca, per la rugbeo.

Pentraĵo aŭ foto

mgasilva (Vise profilen) 29. mar. 2011 18.15.17

tete2112:Franca, per la rugbeo.

Pentraĵo aŭ foto
Mi preferas pentraĵo, pro ĝia malfacileco.

Sed, pri fotografio, kolora aŭ blanka kaj nigra?

dobri (Vise profilen) 29. mar. 2011 20.28.28

Mi vidis jam multajn nigrablankajn fotojn, tial mi preferas la kolorajn.

Febra aŭ februara?

Rogir (Vise profilen) 30. mar. 2011 15.35.52

Respondi, ĉar mi ne konas la vorton responsi.

Egiptujo aŭ Tunizio?

Tilbage til start