Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2011-februaro-23 17:45:49

Knabineto estas pli mallonga vorto. Tamen mi preferus plenkreskan knabinon.

Plejdo aŭ plendo?

jchthys (Montri la profilon) 2011-februaro-23 20:10:15

dobri:Knabineto estas pli mallonga vorto. Tamen mi preferus plenkreskan knabinon.

Plejdo aŭ plendo?
Plendo -- kio estas Plejdo? Ĉu Play-doh?

Ankaŭ, kio estas plenkreska knabino? Ĉu virino, aŭ malpli juna (sed ankoraŭ infana) ulineto?

Finfine, fojfoje aŭ kelkfoje?

--Demandemulo

dobri (Montri la profilon) 2011-februaro-23 20:37:22

Prefere kelkfoje.
Plejdo laŭ PIV estas vojaĝkovrilo el kvadratita lanŝtofo (angle "plaid").
Plenkreska knabino estas kompreneble virino. Por mi estas ĉiuj infanoj junaj.

Influi aŭ instrui?

Koracio (Montri la profilon) 2011-marto-26 18:59:11

Mi ne estas instruisto; mi elektas influi.

Muta aŭ surda?

Rogir (Montri la profilon) 2011-marto-27 00:45:08

Muta, ĉar surdulo ne povas aŭskulti muzikon.

â aŭ ǎ?

goli (Montri la profilon) 2011-marto-29 16:17:21

Mi elektos â, ĉar mi povas intuicii sonon de litero â - mallonga "a", sed sonon de litero ǎ mi ne povas intuicii.

Franca aŭ angla?

tete2112 (Montri la profilon) 2011-marto-29 17:08:52

Franca, per la rugbeo.

Pentraĵo aŭ foto

mgasilva (Montri la profilon) 2011-marto-29 18:15:17

tete2112:Franca, per la rugbeo.

Pentraĵo aŭ foto
Mi preferas pentraĵo, pro ĝia malfacileco.

Sed, pri fotografio, kolora aŭ blanka kaj nigra?

dobri (Montri la profilon) 2011-marto-29 20:28:28

Mi vidis jam multajn nigrablankajn fotojn, tial mi preferas la kolorajn.

Febra aŭ februara?

Rogir (Montri la profilon) 2011-marto-30 15:35:52

Respondi, ĉar mi ne konas la vorton responsi.

Egiptujo aŭ Tunizio?

Reen al la supro