Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

3rdblade (Montri la profilon) 2011-junio-29 00:10:51

dobri:Bebo aŭ bedo?
Bebo, kvankam bedo postulas malpli da laboro.

Flugo aŭ malvidebleco?

dobri (Montri la profilon) 2011-junio-29 13:27:37

Flugo estas certe pli akceptebla.

Vento aŭ ventro?

vincas (Montri la profilon) 2011-junio-29 14:05:01

Ventro, ĉar ĝi estas patro de menso, instruisto de artoj.

mono aŭ intelekto

dobri (Montri la profilon) 2011-junio-29 14:25:25

Mono, ĉar intelekton mi jam havas.

Vepro aŭ vero?

vincas (Montri la profilon) 2011-junio-29 17:29:44

Mi vidas, ke vi ne estas modesta homo :]

Vero, ĉar veron oni ne povas facile trovi.

Usono aŭ Rusio

dobri (Montri la profilon) 2011-junio-29 19:31:11

Usono, ĉar ĝi ne agresis mian landon en la jaro 1968.

Zambio aŭ Zimbabvo?

mgasilva (Montri la profilon) 2011-junio-30 03:52:44

Zimbabvo, ĉar ĝi havas esperantan instituton.

Bonaero aŭ Bona Espero?

3rdblade (Montri la profilon) 2011-junio-30 06:57:52

mgasilva:Bonaero aŭ Bona Espero?
Bonaero. Bona Espero estas agrabla ideo, sed neubula. Sed en Bonaero, mi aŭdis ke, oni povas aĉeti trebonan, bongustan stekon. Tre malnebule!

V8 aŭtomobilo aŭ 500cc* motorciklo?

(cc = kubaj centimetroj)

Miland (Montri la profilon) 2011-junio-30 09:25:54

Aŭtomobilo, pro tio ke ĝi estas pli sekura kaj konvena, krom kiu, mi mi ne lernis kiel veturi motorciklon!

Broŝurita aŭ bindita eldono de vortaro, kiun oni ofte uzas?

dobri (Montri la profilon) 2011-junio-30 13:48:09

La bindita eldono eltenos pli da foliumado.

Soldo aŭ solido?

Reen al la supro