Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

3rdblade (Tunjukkan profil) 29 Juni 2011 00.10.51

dobri:Bebo aŭ bedo?
Bebo, kvankam bedo postulas malpli da laboro.

Flugo aŭ malvidebleco?

dobri (Tunjukkan profil) 29 Juni 2011 13.27.37

Flugo estas certe pli akceptebla.

Vento aŭ ventro?

vincas (Tunjukkan profil) 29 Juni 2011 14.05.01

Ventro, ĉar ĝi estas patro de menso, instruisto de artoj.

mono aŭ intelekto

dobri (Tunjukkan profil) 29 Juni 2011 14.25.25

Mono, ĉar intelekton mi jam havas.

Vepro aŭ vero?

vincas (Tunjukkan profil) 29 Juni 2011 17.29.44

Mi vidas, ke vi ne estas modesta homo :]

Vero, ĉar veron oni ne povas facile trovi.

Usono aŭ Rusio

dobri (Tunjukkan profil) 29 Juni 2011 19.31.11

Usono, ĉar ĝi ne agresis mian landon en la jaro 1968.

Zambio aŭ Zimbabvo?

mgasilva (Tunjukkan profil) 30 Juni 2011 03.52.44

Zimbabvo, ĉar ĝi havas esperantan instituton.

Bonaero aŭ Bona Espero?

3rdblade (Tunjukkan profil) 30 Juni 2011 06.57.52

mgasilva:Bonaero aŭ Bona Espero?
Bonaero. Bona Espero estas agrabla ideo, sed neubula. Sed en Bonaero, mi aŭdis ke, oni povas aĉeti trebonan, bongustan stekon. Tre malnebule!

V8 aŭtomobilo aŭ 500cc* motorciklo?

(cc = kubaj centimetroj)

Miland (Tunjukkan profil) 30 Juni 2011 09.25.54

Aŭtomobilo, pro tio ke ĝi estas pli sekura kaj konvena, krom kiu, mi mi ne lernis kiel veturi motorciklon!

Broŝurita aŭ bindita eldono de vortaro, kiun oni ofte uzas?

dobri (Tunjukkan profil) 30 Juni 2011 13.48.09

La bindita eldono eltenos pli da foliumado.

Soldo aŭ solido?

Kembali ke atas