前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2011年12月7日下午3:04:55

Kvankam viaj vortoj troviĝas same en la ĉeĥa kiel en la germana, tamen en Esperanto oni uzas aliajn formojn: pedagogio kaj filozofio.
Mi elektas filozofion.

Orgasmo aŭ organismo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年12月7日下午3:18:42

Pardonu dobri: Mi faris eraron: La ĝusta vorto estas filozofio.

Mia vortaro montras pedagogiko kaj pedagogio

Mi preferas "organismo", ĉar ĉiu homo havas tiun, sed ...

vundo aŭ vuto

dobri (顯示個人資料) 2011年12月8日下午7:35:05

Ĉar mi ne emas esti vundita, tial mi preferas vuton, kvankam ĝi ŝajnas al mi tro faka vorto (ne troviĝanta en PIV).

Spongo au spongio?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年12月9日上午10:20:15

Jes, dobri, "vuto" estas faka vorto, kvankam de la konstrufako. La signifo en la germana lingvo estas "Betonträgerverstärkung". Oni bezonas tiun ĉe la konstruado de pontoj, altdomoj ktp. Mi antaŭe ne konas tiun vorton.

Bonvolu atenti: Se vi estas vundita, vi povas preni vaton (ne vuton)!

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年12月9日上午10:21:46

Mi ne konas la vorton "spongio". Sed mi bone konas la vorton kaj la ilon "spongo". Dum mia instruado mi ĉiutage laboras per spongo.

dobri (顯示個人資料) 2011年12月9日下午2:50:09

ratkaptisto:Mi ne konas la vorton "spongio". Sed mi bone konas la vorton kaj la ilon "spongo". Dum mia instruado mi ĉiutage laboras per spongo.
Jes, vi pravas! Pardonu min! La vorton "spongio" mi trovis en ĉeĥa-Esperanta vortaro (sed ne en PIV). Laŭ mia vortaro ĝi signifas fungon (manĝeblan aŭ venenan, tamen ne konvenan al viŝado de tabulo.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年12月9日下午4:08:23

dobri:

Dankon, dobri, pro la deklaro. Per spongo oni povas viŝi tabulon!

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年12月9日下午4:12:03

Novaj vortoj:

kabalo aŭ kabano?

BlackZ (顯示個人資料) 2011年12月9日下午10:56:15

Kabano, ĉar mi ne ŝatas kabalon.

Buso aŭ trajno?

回到上端