본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오전 10:34:18

Buso, ĉar ni ne havas stacidomon por trajno en nia vilaĝo.

adventkrono aŭ kristarbo?

dobri (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오후 7:25:47

Kristnaskarbo, ĉar sub adventkrono troviĝas kutime neniuj donacoj.

Okupado aŭ okupacio?

ratkaptisto (프로필 보기) 2011년 12월 11일 오전 8:09:05

Neniu de tiuj vortoj, ĉar mi ne amas perforta agado.

ĉasisto aŭ forsisto

dobri (프로필 보기) 2011년 12월 11일 오전 9:37:16

Forstisto zorgas pri naturo pli multe ol ĉasisto.
Parenteze okupado signifas ankaŭ laborpostenon.

Markezo aŭ markizo?

Espi (프로필 보기) 2011년 12월 11일 오후 11:25:39

Markizo estas tro nobela. Do markezo, ĉar ĝi ŝirmas kontraŭ sunfrapo.

Ĉu gelatenaĵo aŭ marmelado?

dobri (프로필 보기) 2011년 12월 12일 오후 2:57:33

Ambaŭ estas manĝeblaj, tamen marmelado estas pli dolĉa.

Markolo aŭ markoto?

ratkaptisto (프로필 보기) 2011년 12월 14일 오후 5:37:35

Mi preferas "markoto", ĉar tiu estas por nova vivo.

uato aŭ ampero?

dobri (프로필 보기) 2011년 12월 14일 오후 6:16:18

ŭato, ĉar ĝi signifas laboron, dum ampero signifas nur povon.

Elteni aŭ eltreni?

ratkaptisto (프로필 보기) 2011년 12월 15일 오전 10:00:56

Mi preferas la vorton "eltreni", ĉar ĝi montras rezulton kaj "elteni" estas negativa agado.

lifto aŭ ŝtuparo

dobri (프로필 보기) 2011년 12월 15일 오후 5:35:28

Por la sano pli valoras ŝtuparo.

Negi aŭ neĝi?

다시 위로