Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-29 21:19:39

Mi prefaras "barbaro", ĉar mi volas fari bonan homon de li. Mi pensas, se mi ne scias ekzakta, ke mi havas la kapablon.

aŭro aŭ aŭto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-29 21:22:42

P a r d o n u ,

mi havis problemon kun mia komputilo.

dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-30 06:10:58

Aŭto estas pli praktika, dum aŭro estas nur ĥimero.

Degeli aŭ frostiĝi?

mountainash (Montri la profilon) 2011-decembro-30 06:15:13

Degeli, ĉar mi estas soifa.

Koalo aŭ kanguruo?

dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-30 06:23:46

Urseto koalo estas pli populara ol makropo.

Puto aŭ punkto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-30 11:43:57

Mi elektas "punkto", ĉar ĉiu frazo havas punkton, sed ne ĉiu domo havas puton.

amo aŭ omo?

dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-30 13:07:41

Amo estas grava por ĉiuj, sed omo nur por elektristoj.

Marodo aŭ maroto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-30 17:14:45

Marodo estas ĉiam negavitiva agado. Maroto estas stranga. Se oni spertas marodon, li damaĝas. Maroto ne spontana damagas lin. Tial mi elektas "maroto".

vodko aŭ ĉampano?

dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-30 17:28:52

Por fino de jaro pli konvenas ĉampano.

Ora kolo aŭ orakolo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-30 18:13:58

Mi ŝatas "orakolo", ĉar ĝi estas mistera.

nepo aŭ napo?

Reen al la supro