Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2011 12 29 21:19:39

Mi prefaras "barbaro", ĉar mi volas fari bonan homon de li. Mi pensas, se mi ne scias ekzakta, ke mi havas la kapablon.

aŭro aŭ aŭto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2011 12 29 21:22:42

P a r d o n u ,

mi havis problemon kun mia komputilo.

dobri (Å vise profilen) 2011 12 30 06:10:58

Aŭto estas pli praktika, dum aŭro estas nur ĥimero.

Degeli aŭ frostiĝi?

mountainash (Å vise profilen) 2011 12 30 06:15:13

Degeli, ĉar mi estas soifa.

Koalo aŭ kanguruo?

dobri (Å vise profilen) 2011 12 30 06:23:46

Urseto koalo estas pli populara ol makropo.

Puto aŭ punkto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2011 12 30 11:43:57

Mi elektas "punkto", ĉar ĉiu frazo havas punkton, sed ne ĉiu domo havas puton.

amo aŭ omo?

dobri (Å vise profilen) 2011 12 30 13:07:41

Amo estas grava por ĉiuj, sed omo nur por elektristoj.

Marodo aŭ maroto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2011 12 30 17:14:45

Marodo estas ĉiam negavitiva agado. Maroto estas stranga. Se oni spertas marodon, li damaĝas. Maroto ne spontana damagas lin. Tial mi elektas "maroto".

vodko aŭ ĉampano?

dobri (Å vise profilen) 2011 12 30 17:28:52

Por fino de jaro pli konvenas ĉampano.

Ora kolo aŭ orakolo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2011 12 30 18:13:58

Mi ŝatas "orakolo", ĉar ĝi estas mistera.

nepo aŭ napo?

Tibake til toppen