Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-01 20:01:33

Mi amas kaĉon, ĉar mi havas dentdolorojn.

kafo aŭ kafro?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-01 20:27:26

Verŝajne neniu kafro parolas Esperanton, tial mi preferas kafon.

Revido aŭ revizo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-01 20:41:43

Revido estas unu de la plej belaj agadoj en la vivo. Pro tio mi elektas "revido".

morgaŭ aŭ hodiaŭ?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-01 21:01:08

Hodiaŭ, ĉar hieraŭ mi enlitiĝis nur hodiaŭ.

Stiki aŭ striki?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-02 07:57:38

Se mi stikas branĉeto en la teron, mi havos novan planton, mi verkas novan vivon. Se mi strikas mi certe batalas por avantagoj sed striko enhavas ankaŭ malavantagojn. Mia elekto estas "stiki".

banko aŭ benko?

Espi (Montri la profilon) 2012-januaro-03 16:44:57

Ĉe la banko vi povus perdi vian monon, sed la de mi elektita benko estas pli trankviliganta.

Ĉu rosti aŭ friti?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-03 16:55:17

Rosti, ĉar mi ne havas ujon por friti.

Fritado aŭ kolbaso?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-03 17:55:11

Ĉar vi ne skribis, kion vi fritas, tial mi preferas kolbason, ĉar nun mi estas ege malsata.

Malbelulino aŭ malbonulino?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-03 18:02:19

Mi elektas "malbonulino", ĉar malbenulino ofte estas malbona.

mamolo aŭ mamono?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-03 21:23:52

Por esti riĉa mi elektas mamonon, interalie ankaŭ pro tio, ĉar mi ne konas la vorton "mamolo".

Mamulo aŭ manilo?

Reen al la supro