본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 1월 1일 오후 8:01:33

Mi amas kaĉon, ĉar mi havas dentdolorojn.

kafo aŭ kafro?

dobri (프로필 보기) 2012년 1월 1일 오후 8:27:26

Verŝajne neniu kafro parolas Esperanton, tial mi preferas kafon.

Revido aŭ revizo?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 1월 1일 오후 8:41:43

Revido estas unu de la plej belaj agadoj en la vivo. Pro tio mi elektas "revido".

morgaŭ aŭ hodiaŭ?

dobri (프로필 보기) 2012년 1월 1일 오후 9:01:08

Hodiaŭ, ĉar hieraŭ mi enlitiĝis nur hodiaŭ.

Stiki aŭ striki?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 1월 2일 오전 7:57:38

Se mi stikas branĉeto en la teron, mi havos novan planton, mi verkas novan vivon. Se mi strikas mi certe batalas por avantagoj sed striko enhavas ankaŭ malavantagojn. Mia elekto estas "stiki".

banko aŭ benko?

Espi (프로필 보기) 2012년 1월 3일 오후 4:44:57

Ĉe la banko vi povus perdi vian monon, sed la de mi elektita benko estas pli trankviliganta.

Ĉu rosti aŭ friti?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 1월 3일 오후 4:55:17

Rosti, ĉar mi ne havas ujon por friti.

Fritado aŭ kolbaso?

dobri (프로필 보기) 2012년 1월 3일 오후 5:55:11

Ĉar vi ne skribis, kion vi fritas, tial mi preferas kolbason, ĉar nun mi estas ege malsata.

Malbelulino aŭ malbonulino?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 1월 3일 오후 6:02:19

Mi elektas "malbonulino", ĉar malbenulino ofte estas malbona.

mamolo aŭ mamono?

dobri (프로필 보기) 2012년 1월 3일 오후 9:23:52

Por esti riĉa mi elektas mamonon, interalie ankaŭ pro tio, ĉar mi ne konas la vorton "mamolo".

Mamulo aŭ manilo?

다시 위로