Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-09 20:08:10

Urbo, sed ne tro granda (ĝis 10 000 da enloĝantoj). En granda urbo estas ankaŭ grandaj distancoj ekz. al laboro, al magazeno, al poŝtoficejo ktp.

Sturmo aŭ sturno?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-09 20:17:53

dobri:
ratkaptisto:Mi volonte skribas ĉiam per kulio.

sego aŭ seĝo?
Tamen ege interesas min, kiamaniere vi skribas per ĉina havena laboristo?

Seĝo, ĉar ĝi estas sufiĉe komforta, mi ne bezonas fotelon.

Satano aŭ sateno?
Alia vorto por kulio estas globkrajono laŭ mia vortaro!

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-09 20:22:35

Mi tre ŝatas birdojn ekz. "sturno".

dinamo aŭ cunamo?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-09 21:15:15

ratkaptisto:
dobri:
ratkaptisto:Mi volonte skribas ĉiam per kulio.

sego aŭ seĝo?
Tamen ege interesas min, kiamaniere vi skribas per ĉina havena laboristo?

Seĝo, ĉar ĝi estas sufiĉe komforta, mi ne bezonas fotelon.

Satano aŭ sateno?
Alia vorto por kulio estas globkrajono laŭ mia vortaro!
Tamen en miaj 4 vortaroj inkluzive PIV tiu signifo mankas! Ĉu via vortaro havas la saman vorton por ĉina laboristo aŭ la alian?

Dinamo pli utilas al homaro ol cunamo.

Parto aŭ partero?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-09 21:20:45

Jes, estas la sama vorto.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-09 21:23:02

Mi amas "partero", por tiu loĝejo mi ne bezonas ŝtuparn.

ŝuldo aŭ ŝultro?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-09 21:32:59

Ŝuldon amas neniu, sed sana ŝultro necesas ĉiutage.

Alko aŭ alkao?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-09 21:36:25

Mi ne konas "alkao". Sed mi ŝatas "alko". Mi unufoje vidis alkon en Svedio en la naturo

alkoholulo aŭ stultulo?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-09 21:44:47

ratkaptisto:Mi ne konas "alkao". Sed mi ŝatas "alko". Mi unufoje vidis alkon en Svedio en la naturo

alkoholulo aŭ stultulo?
Alkao alinome aŭko estas naĝbirdo.
Ĉar mi ankaŭ ŝatas bieron, tial alkoholulo estus pli agrabla por mi ol stultulo.

Emajlo aŭ retmesaĝo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-09 22:35:06

Mi preferas "retmesaĝo", ĉar tiu vorto estas de la esperanta lingvo. La alia vorto estas angla vorto.

instruisto aŭ instruanto?

Reen al la supro