ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

dobri (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2012،‏ 20:08:10

Urbo, sed ne tro granda (ĝis 10 000 da enloĝantoj). En granda urbo estas ankaŭ grandaj distancoj ekz. al laboro, al magazeno, al poŝtoficejo ktp.

Sturmo aŭ sturno?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2012،‏ 20:17:53

dobri:
ratkaptisto:Mi volonte skribas ĉiam per kulio.

sego aŭ seĝo?
Tamen ege interesas min, kiamaniere vi skribas per ĉina havena laboristo?

Seĝo, ĉar ĝi estas sufiĉe komforta, mi ne bezonas fotelon.

Satano aŭ sateno?
Alia vorto por kulio estas globkrajono laŭ mia vortaro!

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2012،‏ 20:22:35

Mi tre ŝatas birdojn ekz. "sturno".

dinamo aŭ cunamo?

dobri (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2012،‏ 21:15:15

ratkaptisto:
dobri:
ratkaptisto:Mi volonte skribas ĉiam per kulio.

sego aŭ seĝo?
Tamen ege interesas min, kiamaniere vi skribas per ĉina havena laboristo?

Seĝo, ĉar ĝi estas sufiĉe komforta, mi ne bezonas fotelon.

Satano aŭ sateno?
Alia vorto por kulio estas globkrajono laŭ mia vortaro!
Tamen en miaj 4 vortaroj inkluzive PIV tiu signifo mankas! Ĉu via vortaro havas la saman vorton por ĉina laboristo aŭ la alian?

Dinamo pli utilas al homaro ol cunamo.

Parto aŭ partero?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2012،‏ 21:20:45

Jes, estas la sama vorto.

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2012،‏ 21:23:02

Mi amas "partero", por tiu loĝejo mi ne bezonas ŝtuparn.

ŝuldo aŭ ŝultro?

dobri (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2012،‏ 21:32:59

Ŝuldon amas neniu, sed sana ŝultro necesas ĉiutage.

Alko aŭ alkao?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2012،‏ 21:36:25

Mi ne konas "alkao". Sed mi ŝatas "alko". Mi unufoje vidis alkon en Svedio en la naturo

alkoholulo aŭ stultulo?

dobri (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2012،‏ 21:44:47

ratkaptisto:Mi ne konas "alkao". Sed mi ŝatas "alko". Mi unufoje vidis alkon en Svedio en la naturo

alkoholulo aŭ stultulo?
Alkao alinome aŭko estas naĝbirdo.
Ĉar mi ankaŭ ŝatas bieron, tial alkoholulo estus pli agrabla por mi ol stultulo.

Emajlo aŭ retmesaĝo?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2012،‏ 22:35:06

Mi preferas "retmesaĝo", ĉar tiu vorto estas de la esperanta lingvo. La alia vorto estas angla vorto.

instruisto aŭ instruanto?

بازگشت به بالا