Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-10 21:45:59

Baldaŭ vortoj estas bonaj kaj gravaj. La maĉo estas ebla dum la matĉo. Ĉar mi volas maĉi ankaŭ dum la laboro ktp. mi elektas "maĉo".

reno aŭ koro?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-10 22:07:42

La plej grava parto de la homo estas sendube koro.

Tineo aŭ tinuso?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-10 22:42:36

Mi volonte manĝas fiŝon, pro tio mi elektas "tinuso".

holmo aŭ homo?

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-januaro-11 06:30:37

Mi sendube elektas homo. Mi tre amas personojn.

hundo aŭ vundo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-11 07:31:13

Mi ne volas havi vundon. Mi amas hundojn. Pro tio mi elektas "hundo".

blanka aŭ nigra?

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-januaro-11 08:55:19

La neĝo estas blanka. Mi ŝatas neĝon, do mi elektas "blanka"

Mola aŭ pola?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-11 09:21:47

Mi konas kaj ŝatas polajn homojn, pro tio mi elektas "pola".

nova aŭ malnova?

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-januaro-11 13:28:15

Mi tre ŝatas la odorecon de la malnovaj libroj, do mi elektas "malnova".

stelo aŭ ŝtelo?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-11 16:07:12

Mi ŝatas rigardi stelojn. Kontraŭe ŝteladon mi malŝatas.

Trako aŭ traktoro?

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-januaro-11 17:43:49

Mi ŝatas kondukadi, do mi elektas traktoron!

flughaveno aŭ trajnostacio?

Reen al la supro