前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年1月10日下午9:45:59

Baldaŭ vortoj estas bonaj kaj gravaj. La maĉo estas ebla dum la matĉo. Ĉar mi volas maĉi ankaŭ dum la laboro ktp. mi elektas "maĉo".

reno aŭ koro?

dobri (顯示個人資料) 2012年1月10日下午10:07:42

La plej grava parto de la homo estas sendube koro.

Tineo aŭ tinuso?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年1月10日下午10:42:36

Mi volonte manĝas fiŝon, pro tio mi elektas "tinuso".

holmo aŭ homo?

Ryuuichi (顯示個人資料) 2012年1月11日上午6:30:37

Mi sendube elektas homo. Mi tre amas personojn.

hundo aŭ vundo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年1月11日上午7:31:13

Mi ne volas havi vundon. Mi amas hundojn. Pro tio mi elektas "hundo".

blanka aŭ nigra?

Ryuuichi (顯示個人資料) 2012年1月11日上午8:55:19

La neĝo estas blanka. Mi ŝatas neĝon, do mi elektas "blanka"

Mola aŭ pola?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年1月11日上午9:21:47

Mi konas kaj ŝatas polajn homojn, pro tio mi elektas "pola".

nova aŭ malnova?

Ryuuichi (顯示個人資料) 2012年1月11日下午1:28:15

Mi tre ŝatas la odorecon de la malnovaj libroj, do mi elektas "malnova".

stelo aŭ ŝtelo?

dobri (顯示個人資料) 2012年1月11日下午4:07:12

Mi ŝatas rigardi stelojn. Kontraŭe ŝteladon mi malŝatas.

Trako aŭ traktoro?

Ryuuichi (顯示個人資料) 2012年1月11日下午5:43:49

Mi ŝatas kondukadi, do mi elektas traktoron!

flughaveno aŭ trajnostacio?

回到上端