Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

mountainash (Mostra el perfil) 13 de gener de 2012 14.25.43

Kiam la britaj koloniistoj alvenis ĉi tie, ili herbarigis multajn arbarojn. Do mi opinias, ke pli da arbaroj ni bezonas.

enigmo aŭ enuo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 13 de gener de 2012 14.30.37

Enuo estas terura, sed enigmo estas afero por pripensi. Se vi pripensas, vi ne havas enuon. Pri tio mia elekto estas "enigmo".

semajnfino aŭ ferioj?

dobri (Mostra el perfil) 13 de gener de 2012 15.05.36

Ferioj estas pli longaj. Plej bone estus ferioj longaj kelkajn semajnojn.

Polmo aŭ polvo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 13 de gener de 2012 15.27.44

Se mi volas bati iun, mi bezonas polmon, se mi volas pafi, mi bezonas polvon. Mi ne volas pafi, sed eble bati. Pro tio mi elektas "polmo".

palmo aŭ polmo?

dobri (Mostra el perfil) 15 de gener de 2012 15.23.00

Ĉar mi bezonas nek bati iun nek pafi, tial mi elektas kokospalmon.

Polko aŭ polpo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 15 de gener de 2012 20.07.30

Mi volonte dancas, mi amas polkon, pro tio mi elektas "polko".

kinejo aŭ teatro?

dobri (Mostra el perfil) 15 de gener de 2012 21.00.51

Mi preferas teatron, kvankam ĝi estas pli malproksima de mi ol kinejo.

Pavo aŭ pavimo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 15 de gener de 2012 22.07.32

Mi elektas "pavo", ĉar mi amas bestojn.

hako aŭ sako?

Espi (Mostra el perfil) 15 de gener de 2012 23.21.51

Ĉar hako doloras kaj sako utilas mi elektas lastaĵon.

Ĉu unuafoje aŭ lastfoje?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 16 de gener de 2012 7.41.54

Dum unuafoja agodo oni estas juna kaj lastfoja agado estas agado de maljunuloj. Mi nun ne volas ĝui lastfojan adventuron, pro tio mi elektas "unuafoje".

muso aŭ rato?

Tornar a dalt