Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

av Kokcineleto, 22 november 2008

Meddelanden: 6311

Språk: Esperanto

mountainash (Visa profilen) 13 januari 2012 14:25:43

Kiam la britaj koloniistoj alvenis ĉi tie, ili herbarigis multajn arbarojn. Do mi opinias, ke pli da arbaroj ni bezonas.

enigmo aŭ enuo?

ratkaptisto (Visa profilen) 13 januari 2012 14:30:37

Enuo estas terura, sed enigmo estas afero por pripensi. Se vi pripensas, vi ne havas enuon. Pri tio mia elekto estas "enigmo".

semajnfino aŭ ferioj?

dobri (Visa profilen) 13 januari 2012 15:05:36

Ferioj estas pli longaj. Plej bone estus ferioj longaj kelkajn semajnojn.

Polmo aŭ polvo?

ratkaptisto (Visa profilen) 13 januari 2012 15:27:44

Se mi volas bati iun, mi bezonas polmon, se mi volas pafi, mi bezonas polvon. Mi ne volas pafi, sed eble bati. Pro tio mi elektas "polmo".

palmo aŭ polmo?

dobri (Visa profilen) 15 januari 2012 15:23:00

Ĉar mi bezonas nek bati iun nek pafi, tial mi elektas kokospalmon.

Polko aŭ polpo?

ratkaptisto (Visa profilen) 15 januari 2012 20:07:30

Mi volonte dancas, mi amas polkon, pro tio mi elektas "polko".

kinejo aŭ teatro?

dobri (Visa profilen) 15 januari 2012 21:00:51

Mi preferas teatron, kvankam ĝi estas pli malproksima de mi ol kinejo.

Pavo aŭ pavimo?

ratkaptisto (Visa profilen) 15 januari 2012 22:07:32

Mi elektas "pavo", ĉar mi amas bestojn.

hako aŭ sako?

Espi (Visa profilen) 15 januari 2012 23:21:51

Ĉar hako doloras kaj sako utilas mi elektas lastaĵon.

Ĉu unuafoje aŭ lastfoje?

ratkaptisto (Visa profilen) 16 januari 2012 07:41:54

Dum unuafoja agodo oni estas juna kaj lastfoja agado estas agado de maljunuloj. Mi nun ne volas ĝui lastfojan adventuron, pro tio mi elektas "unuafoje".

muso aŭ rato?

Tillbaka till toppen