Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2012-januaro-27 10:11:17

Volapuko, ĉar mi iam volis lerni tiun lingvon ;]

ŝi aŭ li

Kelli (Montri la profilon) 2012-januaro-27 12:08:57

Li,ĉar estas kun li, ke mi partoprenas miajn revojn.

Hodiaŭ aŭ Morgaŭ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-27 12:13:05

Mi elektas "hodiaŭ", ĉar mi ne scias, ĉu mi morgaŭ ankoraŭ vivos.

neĝo aŭ pluvo?

Kelli (Montri la profilon) 2012-januaro-27 12:36:08

neĝo, ĉar mi neniam vidis neĝon.Romano aŭ poezio?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-27 17:34:18

Mi preferus humuran romanon.

Alko aŭ alkao?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-27 18:04:51

Mi elektas "alko", ĉar mi ofte vidis alkojn en Svedio.

Becherovka aŭ brando?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-27 18:07:20

Becherovka estas mia ŝatata trinkaĵo.

Mulo aŭ muro?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-28 08:57:55

Mulo estas bela veturilo por ekskursoj en la naturo. Ĉar mi ofte estas en la naturo, mi preferas kaj elektas la vorton "mulo" anstataŭ "muro".

fiŝo aŭ viando?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-28 09:10:23

dobri:Becherovka estas mia ŝatata trinkaĵo.

Mulo aŭ muro?
Mi pensas, ke "Becherovka" ankaŭ estas medikamento. rideto.gif

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-28 10:07:31

Fiŝoj tre bongustas. Becherovka ankaŭ.

Falĉi aŭ faldi?

Reen al la supro