Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

A aŭ B? Elektu!

door Kokcineleto, 22 november 2008

Berichten: 6311

Taal: Esperanto

vincas (Profiel tonen) 27 januari 2012 10:11:17

Volapuko, ĉar mi iam volis lerni tiun lingvon ;]

ŝi aŭ li

Kelli (Profiel tonen) 27 januari 2012 12:08:57

Li,ĉar estas kun li, ke mi partoprenas miajn revojn.

Hodiaŭ aŭ Morgaŭ?

ratkaptisto (Profiel tonen) 27 januari 2012 12:13:05

Mi elektas "hodiaŭ", ĉar mi ne scias, ĉu mi morgaŭ ankoraŭ vivos.

neĝo aŭ pluvo?

Kelli (Profiel tonen) 27 januari 2012 12:36:08

neĝo, ĉar mi neniam vidis neĝon.Romano aŭ poezio?

dobri (Profiel tonen) 27 januari 2012 17:34:18

Mi preferus humuran romanon.

Alko aŭ alkao?

ratkaptisto (Profiel tonen) 27 januari 2012 18:04:51

Mi elektas "alko", ĉar mi ofte vidis alkojn en Svedio.

Becherovka aŭ brando?

dobri (Profiel tonen) 27 januari 2012 18:07:20

Becherovka estas mia ŝatata trinkaĵo.

Mulo aŭ muro?

ratkaptisto (Profiel tonen) 28 januari 2012 08:57:55

Mulo estas bela veturilo por ekskursoj en la naturo. Ĉar mi ofte estas en la naturo, mi preferas kaj elektas la vorton "mulo" anstataŭ "muro".

fiŝo aŭ viando?

ratkaptisto (Profiel tonen) 28 januari 2012 09:10:23

dobri:Becherovka estas mia ŝatata trinkaĵo.

Mulo aŭ muro?
Mi pensas, ke "Becherovka" ankaŭ estas medikamento. rideto.gif

dobri (Profiel tonen) 28 januari 2012 10:07:31

Fiŝoj tre bongustas. Becherovka ankaŭ.

Falĉi aŭ faldi?

Terug naar boven