Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

ratkaptisto (Mostra el perfil) 28 de gener de 2012 13.11.05

En somero mi havas laboron kun falĉi en la ĝardeno. Nun en vintro mi ofte laboras kun papero. Mi faldas la paperon kaj ĉirkaŭvolvas naskiĝtagdonacojn. Ĉar nun vintro estas, mi elektas "faldi".

komenco aŭ fino?

Kelli (Mostra el perfil) 28 de gener de 2012 13.17.49

Al mi la komenco estas ĉiam tromulte da espero.

Iri aŭ resti?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 28 de gener de 2012 13.19.35

Ĉar mi havas eltenkapablon, mi elektas "resti".

laboro aŭ libertempo?

dobri (Mostra el perfil) 28 de gener de 2012 13.58.12

Laboro jam de longe enuigas min, mi preferus libertempadon.

Poluro aŭ poluso?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 28 de gener de 2012 18.09.19

Poluro, ĉar mi konas tiun agadon. Mi ofte poluras mian aŭton.

lampo aŭ kandelo?

dobri (Mostra el perfil) 28 de gener de 2012 18.14.56

Lampo, ĉar ĝi estas pli fidinda en vento ol simpla kandelo.

Censo aŭ cento?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 28 de gener de 2012 18.18.16

Mi elektas "censo", ĉar mi estas korekta homo. Mi ne devas havi timon por censo.

korsaro aŭ korseto?

dobri (Mostra el perfil) 28 de gener de 2012 18.26.14

Korseto sur bela virino estas kompreneble multe pli alloga ol pirato.

Karaso aŭ karato?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 28 de gener de 2012 18.31.18

Mi ne konas "karaso", sed mi havas multajn karatojn en mia dormĉambro, pro tio mi elektas "karato" rideto.gif

biblio aŭ korano?

dobri (Mostra el perfil) 28 de gener de 2012 18.41.03

Karaso estas speco de fiŝo (PIV).
Korano, ĉar mi ankoraŭ ne konas ĝin.

Droso aŭ druzo?

Tornar a dalt